Kresta melampiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kresta melampiro
Melampyrum cristatum
Melampyrum cristatum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Asteredoj
Ordo: Lamialoj
Familio: Orobankacoj
Tribo: Rhinantheae
Genro: Melampyrum
Melampyrum cristatum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kresta Melampiro - Melampyrum cristatum L. - estas specio el la familio Orobankacoj (Orobanchaceae). Temas pri duonparazita herbo, kiu kreskas en sekaj, kalkaj veprejoj kaj arbaraj randoj de meza kaj norda Eŭropo kaj Siberio. Ĝi estas malofta, eĉ konsiderata kiel minacata en pluraj regionoj.

Tiu tutjara herbo altas ĝis 40 cm, kun paraj folioj lancformaj kaj malhelverdaj. La floroj grupiĝas en kvarangula spiko, kiu entenas longajn, falditajn, verdajn kaj purpurajn brakteojn kun forte denta rando suprenturnita. La korolo estas blanka aŭ hele flava, pli malpli purpurmakulita. Tiu planto ne havas apartajn uzojn.