Krimego

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krimegoperfido, en kelkaj komunjuraj landoj, signifas gravan krimon. La neesperanta similsignifa vorto felonio originas de angla komuna juro (de la malnovfranca lingvo vorto félonie), kie krimegoj estis origine krimoj kiuj implikis la konfiskon de la tero kaj la meblaron de kondamnito. Aliajn krimojn oni nomis deliktojkrimetoj. Multaj komunjuraj landoj, aboliciinte la distingon inter krimegoj kaj deliktoj, nun anstataŭas ĝin per aliaj distingoj, ekzemple inter krimakuzaj deliktoj kaj tujkonviktaj deliktoj. Oni ĝenerale konsideras, ke krimego estas altgrava krimo, kaj ke delikto ne estas tiel grava. Krome, iu kiu konviktiĝas pro krimego estas krimegulofelono, kaj post la kortuma konvikto pri krimego, persono estas konata kiel kondamnita felonokondamnito.

En Usono, kie oni daŭras distingi inter krimegoj kaj deliktoj, la registaro difinas krimegon kiel krimo puninda per mortpuno aŭ karcerpuno de pli ol unu jaro. Se la maksimuma karcerpuno daŭras dum unu jaro aŭ malpli, oni klasas ĝin kiel delikto. La fakta jura kondamno ne rilatas al tiu klasifiko, kiu estas bazita sur la leĝeble maksimuma puno.[1] La termino delikto ne havas ĉie la saman signifon. Kiel en Usono, en kelkaj civilkodeksaj landoj (ekzemple Germanio, Francio, Belgio kaj Svislando) krimoj estas pli gravaj, kaj deliktoj (france délits, germane Körperverletzung) estas malpli gravaj. Tamen alilande (ekzemple, Italio, Hispanio, Brazilo kaj Portugalio), krimoj kaj deliktoj estas sinonimaj (pli gravaj), kaj la malpli gravajn krimetojn oni nomas malobservojkontraŭveniĝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Usona punkodo, 18a Titolo, § 3559 (anglalingve). Alirita la 23an de februaro 2019.