Kruro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu paĝo devus temi pri homa kruro. Pri kruro ĝenerale temas paĝo kruro (alia). Eble tiu paĝo devus nomiĝi homa kruro kaj kruro estus paĝo por kruro ĝenerale.
Krurojn havas ankaŭ tablo aŭ seĝo.

Kruro
Flanka aspekto de dekstra kruro
Flanka aspekto de dekstra kruro
Flanka aspekto de dekstra kruro
chiral organism subdivision type • klaso de anatomia unuo
latine membrum inferius
MeSH Leg
vdr

Kruro estas komunlingve suba (aŭ malantaŭa) membro de homo aŭ aliaj bestoj. En anatomia faklingvo (kaj foje ankaŭ komunlingve) ĝi estas nur la suba parto de tiu membro, de la genuo ĝis la piedo.

Kelkaj[kiu?] ankaŭ uzas la ne-oficialan vorton "gambo" por la tuta suba membro de homo, sed multaj[kiu?] konsideras tiun vorton evitinda, ĉar ĝi estas nenecesa anstataŭigo de "kruro". Aliaj[kiu?] opinias la enkondukon necesa ĉar per kruro oni ne scias kion oni celas, ĉu la tutan gambon aŭ nur la suban parton.

La suro estas muskola elstaraĵo ĉe la malantaŭa parto de la kruro kaj sub la genukavo aŭ poplito.

Helpiloj por faciligi paŝadon en la kazo de suraj doloroj aŭ kruro en gipsbandaĝo estas jenaj: promenbastono, lambastono, rulapogilo.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri kruro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Atakis teruro, ektremis la kruro. 
  • Citaĵo
     Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. 
  • Citaĵo
     Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. 

Referencoj

  1. Lernu