Kummerow (apud Stralsund)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kummerow
Blazono
Kummerow (apud Stralsund) (Germanio)
Kummerow (apud Stralsund) (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto Distrikto Antaŭpomerio-Rügen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 038321
Poŝtkodo 18442
Aŭtomobila kodo VR
Oficiala Municipokodo 13073047
Politiko
Komunumestro Manfred Lange (ĝis majo 2019)
Adreso de la administrejo Gartenstraße 13 b
18442 Niepars
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 18′ N, 12° 53′ O (mapo)54.312.883333333333Koordinatoj: 54° 18′ N, 12° 53′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 5 m
Areo 11,55 km²
Oficiala retejo http://www.amt-niepars.de
vdr

Kummerow [KUmero:] estas eksa komunumo en Germanio, kiu ekde fine de majo 2019 estas parto de la pli granda komunumo Niepars. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Rügen de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de 2017 la loĝloko Kummerow havis 316 loĝantojn.

La loĝloko estas unu el pluraj de sama nomo en Antaŭpomerio. Kiam en 1937 publikiĝis socie kritika romano Die Heiden von Kummerow, kiu pli konatiĝis pro filmigo de 1967, unu el malmultaj kinaj kunlaboroj inter FRG kaj GDR, la publiko iom divenis, pri kiu vilaĝo Kummerow povus temi en la romano: Fakte tamen priskribiĝas la vivo en la 1900-aj jaroj en vilaĝo Biesenbrow, nun parto de la urbo Angermünde, de kie devenis la verkisto, sed romane por la loko li pruntis la nomon de proksima vilaĝo Kummerow, nun parto de la urbo Schwedt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la historia kavalira vilao Kummerow antaŭ renovigo