Kurukŝetr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurukŝetr
urbo
Administrado
Poŝtkodo 136118
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 58′ N, 76° 51′ O (mapo)29.97083333333376.85Koordinatoj: 29° 58′ N, 76° 51′ O (mapo) [+]
Alto 230 m [+]
Areo 1530 km² ( 153 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kurukŝetr (Harjano)
Kurukŝetr (Harjano)
DEC
Kurukŝetr
Kurukŝetr
Situo de Kurukŝetr
Kurukŝetr (Barato)
Kurukŝetr (Barato)
DEC
Kurukŝetr
Kurukŝetr
Situo de Kurukŝetr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kurukshetra [+]
vdr

Kurukŝetr, Pri tiu ĉi sono prononco, hindie: कुरुक्षेत्र estas kuntirita urbego kaj municipo kun Thanesar en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo signifas: La tero de la Kuru.

Sankta loko en Kurukŝetr

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kurukŝetr (kun Thanesar ?) havis 154 962 da loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kurukŝetr situas en montetaro en averaĝa alteco de 240 metrojn laŭ la marnivelo. Ambala troviĝas 32, Jamunanagar 42, Karnal 43, Kajthal 52, Patiala 54, Saharanpur 67, Panĉkula 73, subŝtata sidejo Ĉandigaro 76, tutlanda ĉefurbo Delhio 162, Mumbajo 1298, Kolkato 1417 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1200-1000 antaŭ Kristo la hinduoj jam okupis tiun areon, kiu estas ĉirkaŭita de speciala aŭreolo kiel "sankta" tero. La loko estis konstante menciita en Ajurvedo kaj similaj verkoj. Kurukŝetr estas lulilo de la Brahmismo kaj ĝia kulturo, de kie ĝi disvastiĝis ĉie en Barato. Ĝi ankaŭ estas naskiĝloko de la hinda epopeo. La milito de Kurukŝetro (nagarie: कुरुक्षेत्र युद्ध) estas esenca parto de la hinda verko Mahabarato.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de Kurukŝetro.

En 2017 la registaro deklaris Kurukŝetr sankta urbo kaj vendo, posedo kaj konsumo de viando estas malpermesitaj en la municipo pro ĝia religia signifo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Kurukŝetr la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Haryanvi language, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Kurukŝetr vivas ĉefe hinduoj (83,5%), poste sikoj (14,5%), islamanoj (1,5%), iomete ankaŭ aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kurukŝetr la plej altnivela eduko okazas en universitatoj kaj institutoj.

Konstruaĵo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kurukŝetr situas en duonarida klimato. Jare pluvas meze po 758 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte en julio kaj aŭgusto. La jara averaĝa temperaturo estas 24 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kurukŝetr alvenas 3 fervojaj linioj el Ambala, Karnal kaj Kaithal.

Stacidomo

Traira ĉefvojo trairas la urbegon de okcidento al oriento, krome norda-suda ĉefvojo preteriras. Ankaŭ funkcias 2 flankovojoj al la najbaraco. La internacia flughaveno troviĝas ĉe Ĉandigaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, aparte menciinda hinduaj sanktaj lokoj kun pilgrimaj cellokoj
  • muzeo
  • maŭzoleo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans