Kvaŝiorkoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
E40 Kvaŝiorkoro
vdr
infano kun ŝeliĝinta vizaĝo pro kvaŝiorkoro .
knabino kun kombino el kvaŝiorkoro kaj marasmo.

Kvaŝiorkoro - angle Kwashiorkor - estas formo de proteinomanka subnutrado. Ĝi nuntempe precipe koncernas infanojn de neindustriiĝintaj ŝtatoj, sed en antaŭaj jarcentoj ankaŭ ekzistis en nun kompare prosperaj mondpartoj kiel ekzemple Mezeŭropo.

La nomon en 1935 enkondukis la jamajka infankuracistino Cicely D. Williams kadre de faka artikolo en la anglalingva medicina magazino Lancet en 1935. La termino signifas en la ganaa gaa lingvo „la malsano, kiun ricevas infano kiam naskiĝas nova infano".[1]

Kaŭzoj

La malsano kutime ekaperas tiam kiam eta infano ne plu estas mamnutrata, do ne plu nutriĝas per patrina lakto sed anstataŭe per nutraĵo en kiu mankas proteinoj.[2] Eblas precizigi ke la malsanon kaŭzas manko de iuj esencaj aminacidoj, ekzemple tiuj kiuj ne ekzistas en maizo. Pro tiu manko en la infana sango ekestas manko de albumino k aj sekve malaltigo de la koloidosmozaonkota premo kun la sekvo ke hista likvo - aparte en la ventro - ne absorbeblas en vejnaj kapilaroj, kaj sekve ŝveliĝas la korpo, aparte ties ventra parto. Fakuloj krome ankoraŭ diskutas pri ebla ligo inter la ekapero de la malsanaj simptomoj kaj la nutra enkorpigo de aflatoksinoj. [3]

Simptomoj

La malsano karakteriziĝas per ŝvelita ventro, sed malpli forte ankaŭ per ŝvelitaj aliaj korpopartoj, kaŭzitaj per pli da eksterangia hista likvo, kaj per grandiĝinta hepato. Krome ekestas ŝanĝo de haŭta aspekto, ofte ankaŭ senkolorigo de la haroj, malpliigo de la korpokresko, diareo kaj - malgraŭ la ŝajne pli dika ventro - perdo de korpopezo. La perdo de korpopezo tamen ne tiom fortas kiom je sufero de marasmo. Aldoniĝas psikaj simptomoj kiel aparte apatio. Saniĝintaj infanoj ankaŭ post plena fino de la malsano havas pli etan korpopezon, kaj ne klaras ĉu restas intelekta difekto. La daŭron de kvaŝiorkora(j) epizodo(j) eblas dedukti per ekzamenoj de unuopaj kapharoj, ĉar en malsanaj epizodoj la haroj ja plukreskas, sed sen- aŭ almenaŭ malplikolore.[2]

Patologio

Histopatologie aparte klaras ŝanĝoj de la hepataj ĉeloj. Mikroskope videblas ke ili pli ol kuzime stokas grason. Tion kaŭzas la fakto ke mankas apoproteinoj necesaj por transporti la grason el la hepato en grasohistajn ĉelojn. Tiuj patologiaj ŝanĝoj de la hepataj ĉeloj komplete malaperas post resaniĝo. Ne ekzistas pligrandiĝinta risko pri daŭra hepata difektiĝo.[2]

Terapio

La komenca stabiliga terapio konsistas en nutrado en kiu abundas proteinoj, kiu ofertatas al la etaj pacientoj en malgrandaj, sed oftaj porcioj. Tiu stabiliga fazo garantiu la plufunkcion de la bazaj korpaj sistemoj kaj ne superŝarĝu la malfortiĝintan metabolon de la pacientoj. Aparte tro multaj proteinoj povas superŝarĝi la infanan metabolan sistemon: Aparte bonas lakto aplikebla per trinkado, sed ankaŭ per fleksebla tubeto trabuŝe aŭ tranaze enigita en la infanan stomakon. Post proksimume semajno rekomendeblas aldoni pliajn proteinojn al la lakto. Post proksimume 2 ĝis 3 semajnoj eblas anstataŭigi la lakton per grajna kaĉo al kiu aldoniĝis pliaj vitaminoj kaj esencaj mineraloj. Tiu dieto daŭru ĝis la korpa pezo reatingas almenaŭ 80 procentaĵojn de la normala pezo. Tiam eblas plunutri per tradiciaj nutraĵoj. Paciento konsideratas "kuracita", kiam la korpa pezo resuperas 85 procentaĵojn de la normala pezo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Williams CD. Kwashiorkor: a nutritional disease of children associated with a maize diet. (angle: "Kvaŝiorkoro: nutra malsano de infanoj asociigita kun maiza dieto"), magazino Lancet. 1935; 226:1151-2. COI:10.1016/S0140-6736(00)94666-X.
  2. 2,0 2,1 2,2 Emanuel Rubin, David Strayer: Environmental and Nutrional Pathology. ("Vivmedia kaj nutra patologio") En: Raphael Rubin, David Strayer: Rubin's Pathology. Eldonejo Lippincott Williams & Wilkins, Filadelfio, Usono, 2008, ISBN 978-0-7817-9516-6, p. 278 kaj sekvaj.
  3. R. G. Hendrickse: Kwashiorkor and aflatoxins. (angle: "Kvaŝiorkoro kaj aflatoksinoj) J Pediatr Gastroenterol Nutr. (ĵurnalo pri pediatria gastroenterologio kaj nutrado) 1988; 7:633-6. PMID 3054037.