Kvinkolora kapito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kvinkolora kapito
Kvinkolora kapito
Kvinkolora kapito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Capito quinticolor
(Elliot, 1865)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kvinkolora kapito (Capito quinticolor) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

Tiu specio havas ruĝan kronon, nigran vizaĝon kaj helgrizan fortikan bekon. La dorso estas nigre, sed tie videblas flavaj markoj en ŝultro, centro de flugiloj kaj vostobazo, anstataŭ blankaj kiel ĉe la Nigrozona kapito. Subvizaĝo kaj gorĝo estas blankecaj kaj la subaj partoj estas flavaj sen diferenco inter brusto kaj ventro.

Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata de perdo de habitato.

Fonto[redakti | redakti fonton]