Kvinlatera sesdekedro
Kvinlatera sesdekedro | |
Kvinlatera sesdekedro mallaŭhorloĝnadla | |
Kvinlatera sesdekedro laŭhorloĝnadla | |
Kvinlatera sesdekedro mallaŭhorloĝnadla Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Kvinlatera sesdekedro laŭhorloĝnadla Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Kataluna solido |
Edra figuro | V3.3.3.3.5 |
Verticoj | 92 = 12 + 20 + 60 |
Lateroj | 150 |
Edroj | 60 malregulaj kvinlateroj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra |
Duedra angulo | 153° 10' 43" |
Propraĵoj | Konveksa, edro-transitiva, nememspegulsimetria |
Duala | Riproĉa dekduedro |
En geometrio, la kvinlatera sesdekedro estas pluredro, kataluna solido. Ĝia duala pluredro estas la riproĉa dekduedro. Ĝi havas du diversajn formojn spegule simetriajn unu de la alia. Ĉar ĝi estas kataluna solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
Eksteraj ligiloj
greke Eric W. Weisstein, Kvinlatera sesdekedro en MathWorld.