László Csiba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Csiba [lAslO ĉiba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csiba László estis hungara kuracisto, neŭrologo, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea.

László Csiba [1][rompita ligilo] naskiĝis la 10-an de majo 1952 en Sajószentpéter.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Csiba akiris medicinan diplomon en Universitato de Debrecen en 1976, poste li instruis samloke kaj kuracadis en la kliniko. En 1980 li akiris neŭrologian diplomon, en 1985 psikiatrian diplomon (ambaŭ en Universitato Semmelweis). Inter 1981 kaj 1983 li esploris en instituto Max-Planck en Kolonjo, en la jaroj 1986 kaj 1987 li faris la samon en Japanio, en 1991 ankaŭ en Toulouse. Li akiris sciencan gradon PhD en 1990, DSc en 1999 (ambaŭ antaŭ Hungara Scienca Akademio). Li estas en Debrecen katedrestro, klinikestro kaj institutestro. Li okupiĝas precipe pri apopleksio. Li estas gastoprofesoro en Beogrado, Novi Sad kaj en aliaj 2 universitatoj. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter (1991-2014).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • RELATIONSHIP BETWEEN CALCIUM ACCUMULATION AND RECOVERY OF CAT BRAIN AFTER PROLONGED CEREBRAL-ISCHEMIA (1983) - kun aliaj
  • Early onset carotid atherosclerosis is associated with increased intima-media thickness and elevated serum levels of inflammatory markers (2003) - kun aliaj
  • Computed Tomography and Transcranial Doppler Findings in Acute and Subacute Phases of Intracerebral Hemorrhagic Stroke (2014) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.