László Gránásy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Gránásy
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1955 (1955-02-15)
en Budapeŝto
Morto 1-an de novembro 2023 (2023-11-01) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

László GRÁNÁSY [lAslO grAnAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gránásy László estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019), membro de Academia Europaea (2014).

László Gránásy[1] naskiĝis la 15-an de februaro 1955 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de novembro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Gránásy akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1979. Post la diplomo li eklaboris en la akademia fizika esplora instituto. Li doktoriĝis en la universitato (Ph. D.) en 1982, kandidatiĝis en la Hungara Scienca Akademio en 1989, doktoriĝis ĉe la akademio en 2004. En tiu periodo li estis ankaŭ altlerneja instruisto en Budapeŝto, poste inter 2007-2009 en en:Brunel University London. Li okupiĝas precipe pri metaloj kaj ties kristaloj. Li ricevis premiojn inter 1984-2005.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Formation and thermal stability of metallic glasses (1981)
  • Preparation and thermal stability of amorphous alloy (1988)
  • Theoretical investigation of nucleation processes (2004)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • Nucleation and bulk crystallization in binary phase field theory (2002)
  • Phase-field-crystal models for condensed matter dynamics on atomic length and diffusive time scales: an overview (2012)
  • Biomineralization as a Paradigm of Directional Solidification: A Physical Model for Molluscan Shell Ultrastructural Morphogenesis (2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.