László Kiss (konstitucia juĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: László Kiss
László Kiss
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1951 (1951-02-10) (73-jaraĝa)
en Jánosháza
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo jurosciencisto
vdr

László Kiss [lAslO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss László estas hungara konstitucia juĝisto, altlerneja instruisto.

László Kiss[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1951 en Jánosháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kiss maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Janus Pannonius en 1975. Li estis asistanto samloke ekde 1977, lektoro (1980), docento (1982), profesoro (1992). Inter 1993-1998 li estis katedrestro. En tiu instrua periodo li estis ankaŭ vicpartiestro (komprenu komunista funkciulo) en la universitato. Li havis stipendiojn en Universitato de Marburg (1988–1989) kaj enlande (1998-2001). En 1982 li kandidatiĝis, post jardeko li doktoriĝis ĉe Hungara Scienca Akademio. Inter 1998 kaj 2016 li estis membro de la konstitucia juĝejo. Li estis akuzita en gazeto pri sekreta informisto, sed post tre longa proceso la gazeto estis punita je granda sumo. Lia edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A tanácsrendeletalkotás problémái (1982)
  • A politika és a szakmai elemek helye és szerepe a jogalkotásban, különös tekintettel a törvényalkotásra (1991)
  • Jogállam – jogalkotás – önkormányzatok (1998)
  • Circumstances Warranting Attention in the Examination of the Rights to Names (2003)
  • Bevezetés a helyi jogalkotás és jogharmonizáció módszertanába (kunaŭtoro, 2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]