László Rajcsányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Rajcsányi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1907 (1907-02-16)
en Budapeŝto
Morto 5-an de septembro 1992 (1992-09-05) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Edz(in)o Blanka Raffay
Okupo
Okupo skermanto
vdr

László Rajcsányi [lAslO rajĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajcsányi László estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, maŝininĝeniero, ĵurnalisto. Lia edzino estis Blanka Raffay.

László Rajcsányi[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1907 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de septembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Rajcsányi maturiĝis en gimnazio en 1925, post 5 jaroj li akiris maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József. En 1934 li eklaboris en la ĉefurba administracio. Li estis levita ĉefinĝeniero en 1944, fine li pensiuliĝis en 1972. Li redaktis ankaŭ sportan bildan gazeton inter 1939-1943. Tamen poste li malfermis modernan riparejon pri aŭtoradoj. Li edziĝis en 1941, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis kelkfoje premiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Rajcsányi skermis en sportklubo ekde 1926. Unue en 2 universiadoj (1927, 1928) li akiris 2 orajn kaj arĝentan medalojn. Inter 1934-1953 li estis hungara ĉampiono 11-foje plej ofte teame. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1936, Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun 3 ormedaloj teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje teame.

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • albumo pri Miklós Horthy (sen eldonjaro, ĝi estis malpermesita ekde 1945)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]