Léo Delibes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Léo DelibesClément Philibert Léo Delibes (* 21-an de februaro 1836 ĉe Saint-Germain-du-Val (Sarthe); † 16-an de januaro 1891 en Parizo) estis franca komponisto.

Vivo

Delibes studis ekde 1848 ĉe la Pariza Konservatorio, i. a. kun Adolphe Adam, kaj en 1865 li fariĝis ĥordirektisto ĉe la Nacia Opero de Parizo. En 1870 oni prezentis unuan fojon lian baleton Coppélia (laŭ la rakonto Der Sandmann de E. T. A. Hoffmann ĉe la Nacia Opero de Parizo kun triumfa sukceso. En 1880 li profesoriĝis pri kompozicio ĉe la Pariza Konservatorio. La 14-an de aprilo 1883 okazis ĉe la Pariza Opéra-Comique la unua prezentado de lia opero Lakmé, kiu poste konkeris la repertuarojn de la operejoj tutmonde. En 1884 li estis elektita membro de la Akademio de Belartoj de Francio. Post lia morto en 1891 li estis entombigita sur la Pariza Tombejo de Montmartre.

Verkoj

Delibes verkis ekde 1855 multajn operojn, operetojn kaj baletojn. Al liaj plej bonaj kaj sukcesaj verkoj apartenas:

Eksteraj ligiloj