LADA Vesta EV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LADA Vesta EV
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata ekde 2017
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro 60 kvt (82 ĉevalpovoj)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 405 kg (3 097 lb)
Dimensioj
Longeco 4 410 mm
Larĝeco 1 764 mm
Alteco 1 497 mm
Veturalteco 178 mm
Volumo de pakaĵujo 126,8 USgal (480 l)
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Ellada
vdr

LADA Vesta EV estas la kvinloka elektra aŭtomobilo, produktata de la konzerno AvtoVAZ ekde 2017 en Toljatti (Rusio).

Teknikaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

La aŭto estis farita surbaze de teknikaj solvoj, uzitaj en la elektra aŭto Lada Ellada kaj muntita en la kopruso de LADA Vesta. Ĝi ricevis motoron povan je 30 kvt normale kaj 60 kvt maksimume (proksimume 82 ĉevalpovoj) kaj du litia-jonajn akumulatorojn WB-LYP90AHA kun 87 ĉeloj (Ellada havis la litia-fera-fosfatan kun 79 ĉeloj)[1]. Unu akumulilo situas sub la kapoto kaj alia sub postaj sidiloj[2]. Ĝi povas atingi la rapidecon 100 km/hore en 15,5 sekundoj, maksimuma rapideco — 150 km/hore. Plena ŝarĝado de la baterio pere de ordinara elektroreto daŭras 9 horojn, en ŝarĝostacio (380 vt) — proksimume 1,3 horon. La baterio havas kapaciton 25 kvt•hore[3]. La produktanto promesis ke sen reŝarĝo la aŭto povas veturi ĝis 150 km[2] kaj en la urbo eĉ 200 km[3]. Dum bremsado okazas reŝarĝado de la akumuliloj, kio ebligas ŝpari ĝis 20% da elektro[4]. Vintre veturebla distanco falas ĝis 110 km[5]. Malsame ol en Lada Ellada, en la nova modelo haveblas malkonektilo, ebliganta kaze de riparado aŭ kolizio, malkonekti la baterion. La korpuso venas de Lada Vesta kaj havas nur unu koloron — la helbluan[3].

Kreado[redakti | redakti fonton]

La unua aŭto estis farita komence de 2015[1]. En junio 2015 AvtoVAZ oficiale anoncis aperon de la nova elektra aŭto[6].

En julio 2016 la aŭto estis prezentita en la barda festivalo U235 (Leningrada provinco)[7] kaj poste en la internacia forumo Taxi (Moskvo)[8]. La festivalo okazis en la urbo Sosnovij Bor, kie troviĝas la Leningrada nuklea centralo de la ŝtata konzerno Rosatom. Antaŭe la konzerno interesiĝis pri la aŭto, kio kaŭzis prezentadon en tiom specifa loko[1]. Oni diris, ke la vendoj povos komenciĝi en 2017[9].

Vendoj[redakti | redakti fonton]

En decembro 2015 reprezentantoj de AvtoVAZ asertis, ke la aŭto havas grandan eksportan potencialon kaj iĝos forta konkuranto en segmento de la aŭtoj ĝis 40 mil dolarojn kostaj[2][10].

En junio 2017 la firmao "Azija Avto" (Kazaĥio), kiu fabrikas aŭtojn LADA Vesta por loka merkato, prezentis Lada Vesta EV en la ekspozicio EXPO-2017[11]. En julio oni jam informis pri vendo de la unua aŭto[12]. Entute en Kazaĥio en 2017 estis venditaj du aŭtoj[13][14]. La aŭto kostas ekde 45 mil dolaroj kaj aĉeteblas nur laŭmende[15]. Ĝi ne estas proponata eĉ en la oficiala retejo de AvtoVAZ. Statistikaj datumoj pri ĝiaj vendoj mankas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Lada Vesta EV: машина, которой нет (ruse). Drom.ru (2016-08-21). Alirita 2019-09-18.
  2. 2,0 2,1 2,2 Андрей Говоров (2015-12-30) АВТОВАЗ выпустил электрическую версию Lada Vesta (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-18.
  3. 3,0 3,1 3,2 Электромобиль Лада Веста: обзор характеристик, фото и цены (ruse). Розеточные авто. Alirita 2019-09-18.
  4. Lada Vesta EV — пилотный проект российского электромобиля (ruse). Motorcarello (2017-08-13).
  5. Иннокентий Кишкурно (2016-09-21) EV — эволюция? Тест-драйв электрической Lada Vesta EV (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-18.
  6. Евгений Костин (2015-06-19) АВТОВАЗ может выпустить электрическую Lada Vesta EV (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-18.
  7. В Ленинградской области показали электрическую "Весту" (ruse) (2016-07-25). Alirita 2019-09-18.
  8. Сергей Цыганов (2016-08-09) АвтоВАЗ показал электрическую Lada Vesta EV (ruse). Alirita 2019-09-18.
  9. Алина Распопова (2016-08-06) Электрическая Lada Vesta EV поступит в продажу в 2017 году (ruse). Gazeta.ru. Alirita 2019-09-18.
  10. Andranik Vartanyan (2016-07-26) AvtoVAZ presented the electric Lada Vesta EV (angle). Cars NB. Arkivita el la originalo je 2020-08-15. Alirita 2019-09-18.
  11. Иван Головин (2017-06-23) АО «АЗИЯ АВТО» представило электрическую LADA Vesta EV (ruse). Alirita 2019-09-18.
  12. Максим Романов (2017-07-07) В Казахстане продана первая электрическая Lada Vesta EV (ruse). Alirita 2019-09-18.
  13. Обзор самых редких модификаций LADA Vesta (ruse) (2019-06-28). Alirita 2019-09-18.
  14. Лада Веста 2018: последние новости на сегодня (ruse). Autosway.ru (2018-01-23). Arkivita el la originalo je 2019-09-19. Alirita 2019-09-18.
  15. Новый электромобиль от Автоваза — LADA VESTA EV (ruse). Expertvaz.ru. Alirita 2019-09-18.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.