VAZ-2123

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lada Niva
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj Niva 2, Novaja Niva (ruse Новая Нива; Nova Niva)
Produktata 1998-2002
Klaso kompakta SUV
Motoro kaj transmisio
Motoro 2123 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1690 cm³, 80 ĉevalpovoj; AvtoVAZ)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika (AvtoVAZ)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 300 kg (2 866 lb)
Dimensioj
Longeco 3 900 mm
Larĝeco 1 700 mm
Alteco 1 640 mm
Veturalteco 200 mm
Benzin-kapacito 15,33 USgal (58 l)
Volumo de pakaĵujo 84,54 USgal (320 l)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2121, VAZ-2131
Sekvanta modelo Chevrolet Niva
vdr
Pickup-versio de VAZ-2123

La VAZ-2123 (ruse ВАЗ-2123) estis la rusia aŭto de la klaso kompakta SUV. Ĝi estis malgrandkvante fabrikata en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ en 1998-2002. Poste ĝi estis anstataŭigita de Chevrolet Niva. La ĉefa konstrukciisto estis Valerij Domanskij[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje oni ekpensis pri neceso renovigi VAZ-2121 en la 1980-aj jaroj, sed longan tempon ĉiuj fortoj koncentriĝis je lanĉo de VAZ-2108. Oficiale oni taskigis pri tio la dezajnajn sekciojn de AvtoVAZ en 1984. La ĉefaj diskutoj okazis pri la korpuso — ĉu daŭrigi la framan korpuson de VAZ-2121 aŭ ne. Tiutempe jam ekzistis amase fabrikataj framaj aŭtoj kiel la buslimuzino Renault Espace, kiu eĉ havis version Quadra kun kompleta transmisio. Sed fine oni rezignis je tiu ideo, ĉar ĝia realigo estus tro pena kaj multekosta[2].

Por testi ĉenan transmision en rapidumskatolo oni aĉetis tiun elementon de Mitsubishi Pajero de la unua generacio. Sed oni komprenis, ke por uzi tiun ĉi teknologion necesus aĉeti multekostan licencon kaj refari multajn rilatajn elementojn, do oni decidis lasi la antaŭan version, aprobitan en VAZ-2121. Por plua esplorado oni aĉetis du japanajn aŭtojn — Nissan Prairie kaj Honda Civic Shuttle, kiuj estis profunde esploritaj kaj ekzamenitaj. La ĉefaj diskutoj okazis pri ekvilibro inter la ajnagrundaj ecoj kaj komforto. Venkis la unuaj, do VAZ-2123 ne iĝis la unua miksaŭto (angle crossover SUV), restinte precipe la ajnagrunda veturilo[2].

Estis faritaj du variantoj de la ekstera dezajno. Valerij Sjomuŝkin proponis dezajnon tre similan al VAZ-2121 dum A. Belakov proponis la kvinpordan flulinian korpuson kun mallarĝaj frontaj lumiloj kaj aerodinamika silueto. Ambaŭ konceptoj havis similiaĵojn al la estonta VAZ-2111. Poste Belakov provis fuĝi el Sovetunio. Li estis redonita de Svedio, sed ne revenis al la fabriko kaj lia dezajno estis forgesita. Rimarkindas ke ĝi estis prezentita al japanaj kolegoj kaj baldaŭ aperis Honda HR-V, kies dezajno tre similas al la Belakov-versio. Ekzistis ankaŭ la tria versio fare de V. Stepanov, kiu poste uzis ĝin por UAZ-3160[2].

La konstrukciistoj insistis starigi en la aŭto novan motoron — la 16-valvan VAZ-2110 kaj la dizelmotoron kun volumeno 1,8 litro, kiu estis tiutempe kreata por la nova Moskviĉ-2141. Iuj proponis uzi la motoron ELKO (Germanio). Finfine oni decidis uzi la antaŭan motoron de VAZ-2121 kun iom pli granda volumeno — tiel aperis la motoro VAZ-21213[2].

Granda defio estis dezajnado de la kvinporda salono, kiu estus komforta por ĉiuj, ne nur por la ŝoforo kaj fronta pasaĝero kiel antaŭe. Oni mezuris plurajn similajn aŭtojn, inkluzive de Suzuki Samurai kaj Suzuki Vitara, abunde uzis prototipon de la naskiĝonta LADA 110[2].

En 1989 la teknika konsilio de AvtoVAZ aprobis la koncepton, do komenciĝis preparado de la amasa fabrikado. Sed ekis ekonomia krizo, kiun sekvis disfalo de Sovetunio kaj denove ĉiuj fortoj de la kompanio koncentriĝis je preparado de la nova malpeza aŭto — ĉi-foje de LADA 110. Krome oni provis lanĉi tiutempe la modernigitan version VAZ-21213, sed pro problemoj pri la malantaŭaj lumiloj unue sukcesis ekprodukti nur la kompromisan version VAZ-21219[2].

Ankaŭ la dezajno de la 1980-aj jaroj jam ne plu aspektis moderne, no oni ekserĉis novajn solvojn. En 1993 nova dezajno fare de Valerij Sjomuŝkin estis preta, en 1995 oni faris ĝin en plastilino kaj ekzamenis en ventotunelo. Kiel baza modelo estis elektita la kvinporda versio, sed oni prilaboris ankaŭ pliajn variantojn: pickup, furgono kaj eĉ kabrioleto[2].

En 1998 la aŭto estis prezentita en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio[3]. Samjare komenciĝis fabrikado en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ. En januaro 2001 komenciĝis malgrandkvanta fabrikado de VAZ-2123 en la ĉefa sekcio de AvtoVAZ. Entute estis fabrikitaj ĉirkaŭ 1000 aŭtoj. Poste estis establita la kunlabora entrepreno de General Motors kaj AvtoVAZ, kiu decidis fabriki la aŭton sub sia propra marko — tiel aperis Chevrolet Niva, kiu ensorbis multajn teknikajn kaj dezajnajn ecojn de VAZ-2123. En septembro 2002 la fabrikado de VAZ-2123 komplete ĉesis, ĉar komenciĝis produktado de Chevrolet Niva[4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Сергей Цыганов (2018-04-27) Умер Валерий Доманский, конструктор Chevrolet Niva (ВАЗ-2123) (ruse). Drom.ru. Alirita 2019-08-29.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Олег Полажинец (2016-08-24) Путь в эмигранты: история разработки Нивы, ставшей Chevrolet (ruse). Kolesa.ru.
  3. Московский автосалон 1998 года (ruse). Fishki.net (2016-12-29). Alirita 2019-08-29.
  4. ВАЗ-2123 Нива (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-08-29.