La Longa Vojo[1] estas originale en Esperanto verkita romano de la Kolonja[2] esperantisto Richard Meye[3] el 1935. Ĝi temas pri vagado (fakte du vagabondoj), kio estas kialo ankaŭ de multa Esperanta literaturo. Estas multaj recenzoj en diversaj Esperantaj gazetoj. En 1990 aperis dua eldono ĉe Pro Esperanto el Vieno.
„ La longa vojo estas la ŝoseo pri kiu la verkisto diras ke ĝi estas peniga sed belega. La libro rakontas pri vagabondoj kaj entute ĝi restas ia nereala rakonto ĉar tio pri kio la aŭtoro asertas ke ĝi estas ne priskribebla ankaŭ restas tia kaj finfine ni ne estas sufiĉe konvinkitaj. La aŭtoro vivas en ia stranga atmosfero kiu restas al ni fremda kvankam ne malinteresa. La vortoj estas belaj sed ne ekvivas en ni, la figuroj estas tiom senkorpaj ke ni havas nenian imagon pri ili. Post legado de la romano oni ne estas kontenta. Io nepriskribebla regadas sur la longa vojo. La stilo estas bona sed la verkisto devas reale skribi. ”
↑"Pri la aŭtoro oni scias nenion", kiel statas Jorge Camacho en sia recenzo de 1992 por la revuo Esperanto kaj kiel montras plene senfruktaj interretaj serĉoj. Evuentuale penaj paperaj, arkivaj serĉoj ekz. en la Germana Esperanto-Biblioteko de Aalen, en la Aŭstra Nacia Biblioteko aŭ en Biblioteko Hodler de Roterdamo povus elfosi iujn biografiajn informojn ...