La Malinĉe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Malinche kaj Hernán Cortés.

La Malinche [maLINĉe], ankaŭ Malintzin (naskita ĉ. 1502, mortinta ĉ. 1529 en Meksikurbo) estis meksika indiĝena virino, eble el altklasa familio (la sufikso "tzin" indikas nobelecon). Ŝi estis vendita aŭ cedita kiel sklavo (interpretisto inter la navatla lingvo kaj la majaa lingvo) kaj en 1519 donacita de la majaaj ĉefoj al la konkeranto Hernán Cortés.

Cortéz igis bapti ŝin je la nomo Marina kaj uzis ŝin kiel interpretistinon en kontakto kun aztekoj, unue kune kun Jerónimo de Aguilar, kiu sciis la majaan. Trans la interpretaj servoj ŝi probable provizis al la konkerantoj ankaŭ informojn pri la konkerataj regiono kaj popolo; laŭ raporto de Rodríguez de Ocana Cortés diris, ke post Dio ŝi estis plej grava por lia sukcesa konkero. Pro tio ŝi estas ĝis nun konsiderata perfidinto de sia popolo, kvankam ŝi kiel sklavino ne povis senti multe da lojaleco nek al aztekoj nek al majaoj. La meksika hispana lingvo uzas la vorton "malinchismo" en la senco "perfido de la propra kulturo".

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ