La pardonpetoj de la papo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La pardonpetoj de la papo, latine la "Mea culpa papae", pro la pekoj de la Eklezio dum dudek jarcentoj, estis eldiritaj en la baziliko de Sankta Petro (Romo) la 12-an de marto de 2000. Pri tiu ago de Johano Paŭlo la 2-a, oni nun povas legi la antaŭpreparon kaj diskutan disvolviĝon en la Aktoj de la simpozio kunvokiĝinta en Vatikano en la oktobro 1998, publikigitaj de la Vatikana Biblioteko en la serio “Studi e Testi” (Studoj kaj Tekstoj).

La celoj, kaj la graveco kaj seriozeco de la pardonpeta iniciato, estas evidentigataj kaj reasertataj de la papo en letero, prefacanta la simpoziajn aktojn, al la kardinalo Roger Etchegaray - kiu de la tuta iniciato pri pardonpetoj estis la reĝisoro –, kie estas precipe substrekata “la intenco de vera pento” kun kiu papo Wojtyla volis ke la problemo estu studata en la simpozio kaj akompanata de la tuta katolika eklezio. La konkludoj de la simpozio donis al papo la eblecon formuli la sep subajn pardonpetojn

1) Ĝenerala pardonpeto pro la pekoj de filoj de la Eklezio

2) Pro la kulpo en la sevo de la vero

3) Pro la disiĝoj en la Eklezio

4) Pro la kulpoj kontraŭ la hebrearo

5) Pro la kulpoj kontraŭ la amo, la paco, la rajtoj de la popoloj, la respekto pri la kulturoj kaj religioj

6) Pro la pekoj kiuj fendis la dignecon de la virino kaj la unuecon de la homaro

7) Pro la pekoj rilate la fundamentajn rajtojn de la persono

La motivaĵo de tiuj pardonpetoj – konsente legita de la kardinalo Joseph Ratzinger, tiam prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la kredo, kiu posteule taskiĝis pri la defendo de la katolika kredo same kiel la “Sankta Romana Inkvizicio”/ – estas esprimata en la publika papa preĝo: “Sinjoro, Dio de ĉiuj homoj, en certaj epokoj de la historio, kristanoj foje konsentis al metodoj de maltolero kaj ne sekvis la grandan ordonon de la amo, malbeligante tiel la vizaĝon de la Eklezio via Edzino. Kompatu viajn filojn kaj akceptu nian volon engaĝiĝi antaŭenpuŝi la veron en dolĉeco de la amo, konsciaj ke la vero komunikiĝas per la forto de la vero mem”.

Okazis ke, inter la miroj kaj admiroj, kelkaj rimarkigis ke en la perdonpetoj ne estas menciata la “Inkvizicio”, fama pro akuzoj pri la kulpoj menciataj de la papaj pardonpetoj; sed tiu Instituto estas eksplicite nomata ĝuste en la supre menciita letero sendita la kardinalo Etchegaray.

En la supremenciita 786-paĝa publikigaĵo estas integre enlibrigitaj la eseoj de 29 studuloj. Inter la kvindeko da invititoj iuj sendis sian memoraĵon. Unu el ili, B. Neveu de Ecole Pratique des Hautes Etudes en Parizo, elstarigis: “ekzistas inkvizicia herezo”.

Tiujn “mea culpa” (pardonpetojn) la papo jam antaŭdiris tie kaj tie, ekzemple en Gorée (Senegalo) [1]

Ĉar la tutmondaj institucioj kiuj havis tiam kondutojn similajn al tiuj de la Katolika Eklezio, daŭrigas vivi kaj influi en la mondo, oni antaŭvidas ke eĉ tiuj pardonpetos.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Michael Hesemann: Die Dunkelmänner. Mythen, Lügen und Legenden um die Kirchengeschichte. Sankt Ulrich, Augsburg 2007; ISBN 3-86744-016-6
  • AA.VV., Il Papa chiede perdono, Piemme, Casale Monferrato (Al) 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]