Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo (kurte LKS) - neoficiala sovetia esperantista organizaĵo. Dum aktivula konferenco okazinta en OkSEJT-23 (julio 1981, apud Moskvo) estis decidite fondi tutlandan alternativan (al ASE) organizon. La titolo por la organizo estis elektita modesta: Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo. Kiel prezidanto estis elektita A.Fjodorov kaj vicprezidantoj A.Korĵenkov, A.Ŝlafer, kasisto Aleksej Aleksandrov.

Historio de apero [redakti]

Iniciatinto de apero de la nova organizo estis fama SEJM-ano Boris Kolker, kiu proponis ankaŭ titolon Laborgrupo por Interkluba Spertŝanĝo (kurte LKS). Dum OkSEJT-32 (1979, Kievo) okazis fermita kunsido de aktivuloj de SEJM, dediĉita al pridiskuto de la ideo. Realigon de la organizo surprenis fama SEJM-ano Anatolij Gonĉarov. Ankaŭ Boris Kolker kaj Anatolij Gonĉarov pridiskutis kandidatojn por la estraro de LKS.

Agado [redakti]

La Laborgrupo planis daŭrigi la agadon de SEJM(Sovetia Esperantista Junulara Movado). La Laborgrupo surprenis organizadon de SEJT-oj, relanĉis eldonadon de Aktuale (revuo), interkluban socialisman konkuradon k.t.p. Tamen agado de LKS trovis kontraŭstaron kaj reziston de aktivuloj ligitaj kun ASE. Unu el malnovaj esperantistoj el Ĥarkovo sendis al prokurorejo denuncleteron pri kontraŭleĝa agado de la Laborgrupo. Baldaŭ komitatanoj de LKS estis enketitaj en ŝtatorganoj.

La dua konferenco de ASE (Moskvo, 26 marto 1982) kritikis agadon de LKS. Tamen ĝi ne povis malpermesi la grupon, ĉat tiu ne estis kreita de ASE.

Post unu jaro de funkciado, dum jarkunveno de la Laborgrupo (dum OrSEJT-24, aŭgusto 1982) ĝi estis malfondita. Entute al la Laborgrupo kotize aliĝis 60 kluboj kaj multaj individuoj. Venkinto de interkluba konkurado estis proklamita E-klubo el Samarkando (Uzbekio).