Lago de Thun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago de Thun
Thunersee
Vido de urbo Thun kaj lago Thun de Niederhorn
Vido de urbo Thun kaj lago Thun de Niederhorn
lago • area not part of a municipality of Switzerland
Speco de la lago Malmultvivsubtena-meznivelnutra
Ĉefaj fontoj Aro
Ĉefaj elfluoj Aro
Setlejoj Thun, Interlaken kaj Spiez
Areo de la baseno 2500 km²dep1
Landoj de la baseno Svislando
Datenoj
Koordinatoj 46° 41′ N 7° 43′ O / 46.683 °N, 7.717 °O / 46.683; 7.717 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ N 7° 43′ O / 46.683 °N, 7.717 °O / 46.683; 7.717 (mapo)
Koordinatoj 46° 41′ 0″ N, 7° 43′ 0″ O (mapo)46.6833333333337.7166666666667Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N, 7° 43′ 0″ O (mapo)
Lago de Thun Thunersee (Tero)
Lago de Thun
Thunersee (Tero)
DEC
Lago de Thun Thunersee
Lago de Thun
Thunersee
i1
Map
Lago de Thun
Thunersee
Supermara alteco f1558 m
Surfaca areo 48,3 km²dep1f5
Maksimuma longo 17,5 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 3,5 kmdep1f7
Akva volumeno 6,5 km³dep1f8
Maksimuma profundo 217 mf10
Averaĝa profundo 136 mf11
Restad-tempo (de laga akvo) 684 tagoj
vdr

La Lago de Thun (germane: Thunersee) estas lago en kantono Berno en Svislando. Ĝi situas norde de la Alpoj, je proksimume 46° 41′ N 7° 43′ O / 46.683 °N, 7.717 °O / 46.683; 7.717 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ N 7° 43′ O / 46.683 °N, 7.717 °O / 46.683; 7.717 (mapo){{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page.

Geografio

La Lago de Thun estas 17,5 km longa kaj 3,5 km larĝa je sia plej larĝa punkto. La surfaca areo mezuras 48,3 km². La maksimuma profundo estas 217 m, el kio rezultas akva volumeno de 6,5 km³. La urbo Thun situas ĉe la nordokcidenta fino de la lago kaj donas al la lago ĝian nomon. Ĉe la sudorienta fino situas la urbo Unterseen kaj la turisma centro Interlaken. Ĉe la suda lagobordo situas la urbo Spiez.

La Lago de Thun situas 558 metrojn super marnivelo. La baseno ampleksas proksimume 2.500 km². Ĉi-tiu granda baseno ofte kaŭzas lokajn inundojn post pezaj kvantoj da pluvo. Tio okazas, ĉar rivero Aro, kiu elfluas el la Lago de Thun, havas nur malgrandan akvotransportan kapaciton.

La lago estas nutrata tra la rivero Aro per akvo de la Lago de Brienz de la suda oriento, kiu situas 6 metrojn pli alte ol la Lago de Thun, kaj de diversaj torentoj en la Berna Oberlando, interalie torento Kander. La lago de Thun estis kreita post la lasta glaciepoko kaj estis origine parto de Brienzersee. La historia kombinita lago estas nomita Wendelsee de geologoj kaj historiistoj.

En nordoriento super la lago situas la konataj Sankt-Beato-Kavernoj, kiuj atingeblas ŝipe tra Sundlauenen.

Ekonomio kaj turismo

Fiŝkaptado donas okupon al malpleno da profesia fiŝistoj. En 2001 la kaptaĵo estis 53.000 kg. Ekde 1835 pasaĝeraj ŝipoj trafikas sur la lago. Estas dek pasaĝeraj ŝipoj, mastrumataj de la loka fervoja kompanio (BLS Lötschbergbahn). La plej konate el inter tiuj ŝipoj estas la radvaporŝipo Blümlisalp, kiu estis lanĉita sur la lago en la jaro 1906, trafikis ĝis 1971 kaj poste en la jaro 1992 estis relanĉita kaj deklarita nacia kultura heredaĵo de Svislando.

Je la orienta fino de la lago troviĝas la komunumo Interlaken kaj okcidente ĉe la elfluejo de la rivero Aro la urbo Thun, kiu donis al la lago la nomon.

Kulturo

Ludoj de Lago de Thun estas organizaĵo por duonoperoj sur la laga scenejo en Thun, Kantono Berno, Svislando. (oficiala paĝo, ankaŭ pri duonopero Gotthelf Thun, Svislando)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj