Lajos Terray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Terray
Lajos Terray en 1935
Lajos Terray en 1935
Persona informo
Naskonomo Terray Lajos Ede
Naskiĝo la  10-an de februaro 1885(nun 1885-02-10)
en Hungario Stefuró (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 18-an de oktobro 1965
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristoinspektisto
vdr

Lajos Terray [lajoŝ terai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Terray Lajos estis hungara juristo, ministeria oficisto, inspektoro. Lia nobela antaŭnomo estis légrádi.

Lajos Terray[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1885 en Stefuró (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Štefurov en Slovakio), li mortis la 18-an de oktobro 1965 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Terray maturiĝis en 1903, poste li studis en Gotingeno, Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Scienca Universitato Ferenc József. En la lasta universitato li akiris juran diplomon en 1907, poste li estis advokato-kandidato en Munkács 3 jarojn. En 1910 li iĝis ministeria oficisto precipe en Budapeŝto, lia laboro fokusiĝis pri juraj problemoj de vitkulturo. Ekde 1926 li estis ankaŭ ekspertizisto en juĝejoj. Inter 1935 kaj 1942 li estis inspektoro, poste li pensiuliĝis pro vidaj problemoj. En 1945 li jam estis blinda. Li ricevis la titolon tutlanda ĉefinspektoro en 1939. Li edziĝis en 1912, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1912, respektive 1918.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az új bortörvény (1936. V. t.-c) és végrehajtási utasítás magyarázata (1938)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]