Lajos Tolnay (arkitekto)
Lajos Tolnay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1933 en Budapeŝto |
Morto | la 13-an de aŭgusto 2117 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Lajos Tolnay [lajoŝ tolnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolnay Lajos estis hungara arkitekto.
Lajos Tolnay[1] naskiĝis en 1933 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de aŭgusto 2017.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Tolnay akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato en 1957. Post siaj studoj li laboris en arkitektura kooperativo, poste en ŝtata entrepreno inter 1971-1976 en firmao en Sopron. Inter 1976 kaj 1990 li denove projektis en Budapeŝto, en tiu periodo li estis oficejestro, ĉefarkitekto, eĉ loka partiestro. Depost la socialismo inter 1994-2003 li estis privata arkitekto. Li ricevis arkitekturan premion en 1970.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]
- biblioteko de Universitato de Miskolc (1963–1969)
- hotelo en Keszthely (1970)
- kovrita naĝejo en Sopron (1975–1977)
- hotelo "Stadion" (nun Aréna) en Budapeŝto (kunarkitekto, 1977-1984)
-
Universitata biblioteko
-
Hotelo en Keszthely
-
Hotelo en Budapeŝto