Lalibelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Panoramo de Lalibelo.
Preĝejo Sankta Georgo

Lalibelo estas monaĥa urbo de la nordo de Etiopio, la dua sankta urbo de la lando, post Aksumo; ĝi estas grava centro de pilgrimado. Preskaŭ la tuta loĝantaro apartenas al la Etiopia Ortodoksa Eklezio.

Ĝi situas en la federacia subŝtato Regiono Amharo, je 2.500 metroj super la marnivelo. Laŭ la Centra Agentejo de Statistiko de Etiopio, ĝi havis en 2005, 14.668 loĝantojn (7.049 viroj kaj 7.619 inoj)

Lalibelo, antikve konata kiel Roho, estis la ĉefurbo de la dinastio Zaguo. Ĝi ricevis tiun nunan nomon de la reĝo Gebra Maskal Lalibela (1172-1212), sanktigita de la Etiopa eklezio, kiu volis konstrui novan Jerusalemon pro la konkero de Sankta Lando de la islamanoj. Multaj el ĝiaj historiaj konstruaĵoj havas jerusalemajn nomojn.

La urbo gastigas la famajn preĝejoj surŝtone ĉizitaj de Lalibelo, konstruitaj dum la regado de Gebra Maskal Lalibela kaj deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1978. La plej elstara estas la Beta Girorgios (Domo de Sankta Georgo).

Proksime al la preĝejoj troviĝas la monaĥejo Aŝetan Marjam kaj la preĝejo Yemrehana Krestos, de la 11-a jarcento.

Lalibelo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de Lalibelo:

Citaĵo
 
Etiopien ŝvebas nun la fluganta duopo
dum Kejta fingre montras al la nomado mirindojn:
-Jen temploj unurokaj de l'Lalibela Neguso,
norde de l'lago Tana, kasteloj rande de Gondar,
kaj sur insuloj frondaj, jen monaĥejoj opoble,
kie hombildoj buntas kun penetrantaj okuloj.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 125.