Lana tineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Lana tineo
Plenkreska vira lana tineo
Plenkreska vira lana tineo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Lepidopteroj Lepidoptera
(senranga familio) Macrolepidoptera
Superfamilio: Noctuoidea
Familio: Lymantriidae
Subfamilio: Lymantrinae
Tribo: Lymantrini
Genro: Lymantria
Specio: L. dispar
Lymantria dispar
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Lana tineo aŭ limantrio aŭ algluiĝa broso-papilio (Lymantria dispar) estas damaĝa insekto de arboj dise en la kontinenta klimato.

Ĝi estis originale loĝanto de Eŭrazio, sed en 1869 francdevena amatora insektologo kunportis ovojn – por esplori ilin – al Bostono. Li eloviĝantaj raŭpoj kreskis en lia ĝardeno, kelkaj el ili ekis konkeri la novan kontinenton. Tiu konkerado sukcesegis kaj tiu ĉi palearkta insekto estas la plej grava arbara damaĝanto en Usono.

La specion priskribis Linné kiel Phaleana dispar. La hodiaŭ valida scienca nomo estas Lymantria dispar. La nomo dispar aludas la seksan aliformon de la plenkreskaj tineoj: la vira tineo estas fum, grizbruna; la pli granda ino estas malpurblanka kaj ties anteno estas fibra. Ili grandas 60–70 mm, surdorse ili havas 5 bluajn akj 6 pupurajn verukoparon.

La lana tineo venas el la hungara, en kiu la nomo gyapjaslepke (lana papilio) atentas pri la lana hararo de la ina abdomeno. Aliaj lingvoj atentas pri alia karakterizaĵo, ekz. la angla nomas ĝin cigana tineo (gypsy moth), la germana spongoteksanto (Schwammspinner).

Ĝi estas tre polifaga specio, kio estas ĝi povas sin nutri sur pli ol cent plantospecioj, eĉ pingloarboj. Ĝi ŝatas la kverkojn, siringon, alnon, betulojn, ili estas por li unuarangaj nutrofontoj, sur kiuj ĝi rapide plimultiĝas. Ĝi ne manĝas la foliojn de ligustro, frakseno, sovaĝa birno, taksuso.

La lana moteo estas unugeneracia specio, kiu vivas 9-10 monatojn n formo de ovoj, tiel ĝi travintrumas. Oni povas vidi la ovoamasojn sur la branĉoj, ŝeloj de la arboj, malofte sur loĝejaj muroj.

La etaj raŭpoj eloviĝas (en Mez-Eŭropo) – depende de la vetero - fine de aprilo, komence de majo. La eloviĝintaj raŭpoj unuafoje voras siajn ovoŝelojn, poste ili restas sur la ovoamaso kelkajn tagojn, ili sunumas, ripozas. Post la ripozo ili grimpas en la arbokronon kaj ekronĝas.

La raxupoj kapablas produkti dum sia tuta evoluo silkofibrojn. Tio helpas unuflanke la natruran sindefendon: okaze de danĝero, ili deĵetas sin pendante sur la silkofibro. Se la danĝero for, ili regrimpas. La fibroj - kaj la propraj haroj - ankaŭ helpas ilian disvastiĝon: per pasiva moviĝo ili povas velumi eĉ dek kilometrojn.

La raŭpoj haŭtoŝanĝas 4-5 foje, kaj enpupiĝas sin teksante al branĉoj, arboŝeloj, folioj. La pupoj koloras malhelbrune, kovrite per maloftaj flavetaj haroj. El la pupoj eliĝas la tineoj post 2-3 semajnoj. La svarmado okazas (en Mez-Eŭropo) en la dua duono de junio kaj daŭras ĝis fino de septembro, sed la ĉefa periodo estas juli okaj aŭgusto.

La viraj tineoj havas brosilan antenon, kiu helpas la trovon de la aliseksuloj, la inajn tineojn. La inbestoj eligas alogaĵojn, seksajn feromonojn.

La femalo de la eŭropa varianto de la tineo ne kapablas flugi (ili nur grimpas), sed la azia varianto jes, kio kaŭzas tie eksplodan disvastiĝon. La femaloj ŝatas la nenaturajn urbajn lumojn, tiel ili flugas tie en la urbojn.

La femaloj demetas la ovojn – post pariĝo, ofte grupe - sur ŝelojn de la arboj. La ovoj havas la diamtron de 1 mm, ili malhelaj, metale brilantaj globetoj, kiujn kovras la femalo per haroj. Tiuj helpas la travintrumon. En la ovogrupo (ovaro) ĝenerale troviĝas kelkcent ovoj. En la demetitaj ovoj elevoluas la embrioj kaj ili restas ĝis printempo en ripozo.

Damaĝoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravajn damaĝojn faras la lana tineo en la sudaj kaj sudorientaj landoj de Eŭropo (Rumanio, Kroatio, Bulgario, Serbio, ktp.)

Oni notis en Hungario, ke en 1907 la raŭpoj tiel invadis, ke ili kaŭzis sur la fervojaj reloj glitiĝon kaj la lokomotivo haltis.

La amasa plimultiĝo de la insekto okazas je en ĉiu 4-12 jaroj (8-10 jaroj). Tiam la arbaro havas preskaŭ vintran bildon sen la foliaro. Ĝi plej ofte okazas post sekegaj jaroj.

En Hungario, la lana tineo prironĝis en 1994 areon de 34.000 hektaroj, en 2004 la damaĝita areo superis 110.000 hektarojn.

Sindefendo de la arboj[redakti | redakti fonton]

La kverkoj rekreskigas la foliaron nur post 2-3 semajnoj kaj dum tio la tineoj malsatmortas aŭ malsaniĝas je viruso. La atakitaj arboj ofte suferas je diversaj malsanoj (ili malfortiĝas post la atako)

Protekto[redakti | redakti fonton]

  • miksa arbaro, kun diversaj malamikoj de la tineo
  • la kemia ŝprucado mortigas eĉ la utilajn ebstojn, tiel oni ne uzas tion en arbaroj
  • per mediamikaj kemiaĵoj, kiuj baras la kitinproduktadon aŭ per sporosuspensio de Bacillus thuringiensis