Las bicicletas son para el verano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las bicicletas son para el verano
filmo
Originala titolo Las bicicletas son para el verano
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1984
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Jaime Chávarri
Produktisto(j) Alfredo Matas
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Francisco Guerrero
Rolantoj Amparo Soler Leal • Agustín González • Victoria Abril • Gabino Diego • Alicia Hermida • Marisa Paredes • Patricia Adriani • Aurora Redondo • Guillermo Marín • Miguel Rellán • Emilio Gutiérrez Caba • Laura del Sol
IMDb
vdr

Las bicicletas son para el verano (Bicikloj utilas somere) estas hispana filmo de 1984 reĝisorita de Jaime Chávarri kaj bazita sur samnoma teatraĵo de Fernando Fernán Gómez.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Somere 1936 ekas la Hispana Enlanda Milito post la puĉo de julio 1936. En Madrido, la familio formita de don Luis, lia edzino Dolores kaj iliaj gefiloj, Manolita kaj Luisito, kunhavas la malfacilan ĉiutagan vivon kun la servistino kaj la najbaroj. Luisito, spite malbonajn rezultojn en siaj studoj, deziras, ke lia patro aĉetu al li biciklon: aliaj amikoj jam havas tion. Sed la situacio devigas la pastron prokrasti la aĉeton: li argumentas, ke eble post la somero, kredante, ke la milito daŭros nur unu someron (tamen ĝi daŭros tri jarojn). La malespera respondo de Luisito estas: "sed bicikloj utilas somere". Tiukadre la malfacila vivo de la plenkreskuloj dum la milito miksiĝas kun la interesoj de la adoleskuloj: ludoj kaj bicikloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni filmis en Madrido mem.
  • La filmo ricevis diversajn premiojn.
  • La aŭtoro de la teatraĵo Fernando Fernán Gómez plendis, ke la tramoj en la filmo estis bluaj, dum li memoris de la miltepoko, ke ili estis ruĝaj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Galán, Diego (27a de februaro 2004). «Las bicicletas son para el verano». El País (PRISA). Konsultita la 26an de decembro 2018.
  2. «Fernán Gómez cuestionó «Las bicicletas son para el verano» por el color de los tranvías». abc. 17a de aŭgusto 2015. Arkivita el originalo la 3an de februaro 2020. Konsultita la 5an de aprilo 2021.