Lawn Tennis Association

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawn Tennis Association
emblemo
sport-rega organizaĵo
Komenco 1888 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La brita organizaĵo Lawn Tennis Association (LTA, "asocio de teniso sur herbeja grundo") estas la tegmenta organizaĵo por ĉiuj kluboj kaj regionaj asocioj pri teniso de Britio, la Kanalinsuloj kaj la insulo Mankso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio fondiĝis en Londono la 26-an de januaro 1888. Kiel unu el la unuaj oficialaj agoj, la reguloj por herbeja teniso estis fiksitaj. Unua prezidanto iĝis William Renshaw. La asocio estas la organizanto de la Wimbledon-Ĉampionecoj, kio ankaŭ estas ĝia ĉefa fonto de enspezo. Ĝis 1985, la organizaĵo estis administrita fare de honora ĉefestraro.

Unu el la memstarigitaj taskoj de la asocio estas eduki kaj kuraĝigi junajn britajn tenisludantojn. Tamen tio funkciis nur en la kazo de Tim Henman (n. en 1974). La malmultaj aliaj ĉefaj britaj ludantoj ricevis sian edukon eksterlande, kiel ekzemple Greg Rusedski (n. en 1973, Kanado) kaj Andy Murray (n. en 1987, Hispanio). Tial la asocio estas regule kritikata.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matt Slater: artikolo pri la asocio de marto 2010 en la retejo de la radiofonia kaj televida dissenda instanco BBC (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]