Leĝo de necedado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni nomas leĝojn de necedado (angle Stand-Your-Ground-Laws) leĝojn de ĉ. 26 ŝtatoj de Usono, kiuj permesas uzi perforton ĝis mortigan, por defendi sin kontraŭ atako. Tiuj leĝoj superregas la ĝeneralan devon, cedi al atakanto, antaŭ ol oni prenas mezurojn, kiuj celas mortigi alian personon aŭ ege vundi.

Florido[redakti | redakti fonton]

Kiel unua ŝtato Florido en 2005-10-01 instalis tian leĝon. La specialaĵo de tiu leĝo estas la tiel nomata kastelo-doktrino, angle Castle Doktrin[1]; ĝi troviĝas en paragrafo 3 de ĉapitro 776.013 de la statutoj de Florido, angle 'Florida Statutes' (alineo 16: krimoj):

  • angle:„A person who is not engaged in an unlawful activity and who is attacked in any other place where he or she has a right to be has no duty to retreat and has the right to stand his or her ground and meet force with force, including deadly force if he or she reasonably believes it is necessary to do so to prevent death or great bodily harm to himself or herself or another or to prevent the commission of a forcible felony.“
  • Esperanto: „Persono, kiu ne estas envolvita en neleĝa ago kaj kiu estas atakita
je loko, je kiu ĝi havas la rajton esti, ne havas la devon, cedi kaj havas la  : rajton, ne cedi kaj reagi al perforto per perforto, inkluzive mortiga perforto,
se tiu persono prudente kredas, ke tiu perforto estas necesa, por protekti sian
vivon aŭ la vivon de aliaj aŭ protekti sin aŭ aliajn kontraŭ grava korpa
vundigo aŭ eviti perfortan krimon.

Kiel perfortan krimon (angle: forcible felony) la leĝo de Florido difinas en ĉapitro 776.08 alineo 16 perfido, pri perfido vidu sube la rimarkon, murdo, mortigo, seksa devigo, aŭtoŝtelado (angle: Carjacking), perforta enpenetro, rabo, rompoŝtelo, krimbruligo, forrabo, grava vundigo, grava persona persekutado, forrabo de aviadilo, kontraŭleĝa ĵetado metado aŭ malŝarĝado de detruantaj aĵoj aŭ bomboj kaj ĉiu alia krimo, kiu enhavas la uzon aŭ minacon per korpa perforto.

Rimarko pri perfido. Perfido estas difinita en ĉapitro 876.32 de la statutoj de Florido (alineo 16: krimoj) kiel la perfido, je kiu oni donas helpon al siaj malamikoj dum milito.

Staru je via grundo, angle "Stand your ground" estas permesata al ĉiu, kiu ne partoprenas en kontraŭleĝa ago kaj troviĝas je loko, kie li aŭ ŝi troviĝas laŭleĝe permesite. En tiu situacio ankaŭ mortiga perforto povas esti uzata, se la persono havas la gŭstan opinion, ke tio estas necesa por malebligi morton aŭ gravan vundigon por si aŭ aliaj, aŭ por malebligi perfortan krimon. La statutoj donas al ĉiu, kiu agis en tia gŭsta opinio civiljuran kaj kriminalan imunecon

Opinioj[redakti | redakti fonton]

Multaj de la pledantoj por tiuj leĝoj, i.a. la nacia pafilo-organizo, angle National Rifle Association (NRA), nomigas ilin leĝoj pri staru ja via grundo, angle „Stand Your Ground“-leĝoj, ĉar ili permesas al la ŝtatanoj, defendi sian propraĵon kontraŭ atako, sen timo esti leĝe persekutita aŭ per civila proceso. Wayne LaPierre, la ĉefo de la NRA diris, ke estas ne gŭste, ke iu, kiu estis atakita de krimuloj, duafoje estas viktimo per la leĝo

Kritikantoj de tiuj leĝoj timas, ke tiaj leĝoj favoradas memjusticon kaj preventan uzon de pafiloj kaj per tio kondukos al kresko de mortigoj per pafiloj. Speciale ne estas diferencigo al mem provokita situacio de sindefendo. Laŭ Zach Ragbourn, parolanto de la kampanjo de Brady por prevento de pafila perforto, angle Brady Campaign to Prevent Gun Violence, leĝoj kiel tiu en Florido estu nomataj rapidpafo-leĝoj, ĉar ili permesas onin, publike komenci pafadon, simple ĉar li kredas, ke io povus okazi.

Pri tio vidu ankaŭ la alineon "Ne estas fortimiga efiko.."

Aliaj Usonaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Post Florida diversaj aliaj ŝtatoj instalis similajn leĝojn:

Aliaj ŝtatoj pripensas, instali proprajn leĝojn:

En kelkaj de la ŝtatoj, kiuj ediktis aŭ volas edikti leĝojn de necesado, inter aliaj Washington, Indiana kaj Georgia, jam ekzistas juĝoj pri tio. Malgraŭ tiuj ŝtatoj jam uzis la principon, ili tamen ediktis tiujn leĝojn, ĉar ili timis, ke la ĝisnuna agmaniero estas anstataŭigita per "devo al cedado". Krome tiuj ŝtatoj ankoraŭ ne havis regulojn por imuneco en siaj leĝoj pri memdefendo.

Diskuto en Usono post mortigo 2012[redakti | redakti fonton]

2012-02-26 en Florido membro de najbara gardo Zimmermann mortpafis la 17-jaraĝan afroafrikanon Trayvon Martin kiu ne havis iun ajn armilon. Zimmermann argumentis, ke li sentis sin minacata. La ŝtata advokato, Norman R. Wolfinger,[2] rifuzis, eldoni arestordonon, ĉar laŭ lia opinio la tiam haveblaj faktoj ne sufiĉis por pruvi, ke Zimmerman agis ekster la leĝo de necedado.[3][4] Kelkajn horojn post sia arestado Zimmermann estis liberigita.

Vidu la artikolon "Pafado de Trayvon Martin".

Ne estas fortimiga efiko[redakti | redakti fonton]

Studo de la Universitato A&M en Teksaso 2012-06 kritikas, ka la leĝo tute ne montras fortimigan efikon. [5]. Kontraŭe ĉ. 500 ĝis 700 aldonaj mortigitoj estas plorindaj.

Anonco de presagentejo pri la sama studo: [6] Kiom da viktimoj je kia flanko ne estas indikita en la anonco.

Leĝa situacio en aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

en Germanio[redakti | redakti fonton]

La germana juro pri memdefendo permesas baze ankaŭ mortigan perforton kontraŭ ĉiu nuna kontraŭleĝa atako, se ĝi estas necesa kaj nepra, ĉar ne nur temas pri la rajtoj de la atakita sed normale ankaŭ pri la defendo de la leĝa ordo.

Devo al necedado ĝenerale ne ekzistas.

La rajto de memdefendo en multaj kazoj nur valoras limigite, ekzemple, se la atakanto estas infano, ebriulo, mensmalsanulo aŭ proksima parenculo.

Kiu provokas iun intence al atako, nur por poste per "defendado" vundigi lin, ne povas postuli la rajton de memdefendado.

Specialaj situacioj en Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono granda plimulto pensas, ke ne nur estas permesata, sed necesa, ke privata persono havas pafilon en sia domo por povi defendi sin kontraŭ ĉiu ebla rompŝtelisto. Tiu situacio pligrandigas la statistikan riskon, ke aŭ la rompŝtelisto aŭ la viktimo de la ŝtelado reagas per pafado.

Vidu statistikojn pri morti9goj internacie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.cga.ct.gov/2007/rpt/2007-R-0052.htm
  2. Office of the State Attorney Eighteenth Judical Circuit of Florida Brevard and Seminole Counties. s. hier u. a.: Meet your State Attorney Norman R. Wolfinger
  3. New York Daily News 28. März 2012: Homicide detective Chris Serino says he wanted George Zimmerman slapped with manslaughter charges in shooting death of Trayvon Martin
  4. The Grio 28. März 2012: Source: Sanford police chief, state attorney made Zimmerman 'no charge' call in person
  5. http://econweb.tamu.edu/mhoekstra/castle_doctrine.pdf
  6. Agenturmeldung KNA en Neue Osnabrücker Zeitung 2012-07-16