Le Bouchet (Haute-Savoie)
| Le Bouchet | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Rhône-Alpes | |
| Departemento | Haute-Savoie | |
| Arondismento | Annecy | |
| Kantono | Thônes | |
| Urbestro | Thérèse Lanaud 2008-2014 |
|
| Interkomunumreto | Komuneco de komunumoj de la Valoj de Thônes | |
| Poŝtkodo | 74230 | |
| Kodo laŭ INSEE | 74045 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 239 loĝ. (en 2006) | |
| Loĝdenso | 13 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
45°47′54″N 06°21′52″O / 45.79833°N, 6.36444°OKoordinatoj: 45°47′54″N 06°21′52″O / 45.79833°N, 6.36444°O | |
| Alto | 745 m al 2409 m | |
| Areo | 18,538 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Le Bouchet (prononcu: [lø buŝe]) estas franca komunumo en la departemento Haute-Savoie, de la regiono Rhône-Alpes.
Ĝi nomiĝas ankaŭ (neoficiale) Le Bouchet-Mont-Charvin por apartiĝi el pluraj aliaj vilaĝoj nomataj Le Bouchet. Ĝi estas unu el plej malgrandaj komunumoj de Haute-Savoie.
Ĝi situas en montarmasivo Bornes, ĉe la piedo de montĉeno Aravis, ĉirkaŭ 22 km (birdfluge) sud-oriente de Annecy kaj ĉ. 14 km (birdfluge) norde de Albertville. La kulminoj de la komunumo estas montoj Mont Charvin (de kies deklivo fontas rivero Fier) alta de 2409 m, Roc de Charmieux, (2100 m) kaj Aiguilles du Mont (2132 m). De Mont Charvin fluas ankaŭ rojo La Chaise, alfluanto de Arly kaj subalfluanto de Izero.
La komunumo entenas vilaĝojn: Les Mouilles, La Savataz, Cons.
La najbaraj komunumoj estas: Okcidente: Serraval; norde: Manigod, sude-oriente Ugines; sude, trans la montpasejo Col de l'Épine: Marlens

