Le petit Nicolas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Petit Nicolas (filmo).
Le Petit Nicolas
porinfana libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro René Goscinny
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1959
Ĝenro komedioporinfana literaturo
vdr

Le petit Nicolas (La eta Nikolao) estas serio de porinfanaj libroj, verko de la franca verkisto kaj scenaristo de bildoliteraturo René Goscinny, kreinto de roluloj kiel Astérix, kaj de la desegnisto Jean-Jacques Sempé. Tiu esprimo referencas ankaŭ al la ĉefrolulo de la serio kaj al la unua libro de la serio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj libroj de la serio estas kolektoj de mallongaj epizodoj rolulitaj kaj rakontitaj en unua persono fare de Nikolao, petola knabeto sep aŭ ok jaraĝa devena de franca familio mezklasa dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

La libroj ĝuis kaj gŭas enorman sukceson. Oni vendis pli ol 10 milionojn da ekzempleroj en pli ol 30 landoj. Nur en Francio, oni vendis unu milionon da ekzempleroj de la naŭ libroj publikigitaj el 2004.

La rakontaro en unua persono fare de Nikolao estas milda parodio de la supozita maniero laŭ kiu rezonas kaj esprimiĝas la infanoj. La infana pensmaniero per kiu ili kontemplas la mondon kondukas la etan Nikolaon kaj liajn geamikojn eniri kontinue en problemojn, kio okazigas malesperon de gepatroj kaj geinstruistoj. Samtempe, la senkulpa vidpunkto de la infanoj ofte evidentigas la absurdecon kaj kontraŭdirojn de la mondo de la plenkreskuloj. Tiu elemento renversema faras la etan Nikolaon ekzemplo pionira de moderna porinfana literaturo, centrita al la maniero per kiu la infanaj roluloj perceptas la mondon anstataŭ la interpretado fare de plenkreskuloj. Ludas gravan rolon ankaŭ la ilustraĵoj de Sempé, kies stilo estas tiom rekonebla kiel tiu de la rakonta stilo de Goscinny.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Maxime Godart, ludis la rolon de la Petit Nicolas en la kinadaptaĵo en 2009.
Ilan Debrabant, kiu ok-jaraĝa ludis la rolon de la Petit Nicolas en la kinadaptaĵo de Julien Rappeneau.

Publikigitaj dum vivo de Goscinny[redakti | redakti fonton]

  • Le Petit Nicolas (1960) - 19 historioj.
  • Les Récrés du petit Nicolas (1961) - 17 historioj.
  • Les Vacances du Petit Nicolas (1962) - 18 (+1) historioj.
  • Le Petit Nicolas et les Copains (1963), premio Alphonse-Allais - 16 historioj.
  • Joachim a des ennuis (1964) - 16 historioj, reeldonita el 1987 sub la titolo Le Petit Nicolas a des ennuis.

Kompilaĵoj, publikigitaj post la morto de Goscinny[redakti | redakti fonton]

  • Histoires inédites du Petit Nicolas (2004) 80 historioj publikigitaj de Anne Goscinny kaj Sempé. Ili estis publikigitaj iam en Sud-Ouest Dimanche, sed ne kiel libro. Tiu kompilo de 2004 estis eldonita kiel poŝlibroj (Gallimard jeunesse, kol. "Folio junior") en 5 volumoj kies titoloj estas jenaj:
    • vol. 1 : Les Bêtises du Petit Nicolas
    • vol: 2 : Le Petit Nicolas voyage
    • vol. 3 : La Rentrée du Petit Nicolas
    • vol. 4 : Le Petit Nicolas et ses voisins
    • vol. 5 : Les Surprises du Petit Nicolas
  • Histoires inédites du Petit Nicolas - volume 2 (2006) 45 pluaj historioj. Tiu kompilo de 2006 estis eldonita kiel poŝlibroj (Gallimard jeunesse, kol. "Folio junior") en 3 volumoj kies titoloj estas jenaj:
    • vol. 6 : Le Petit Nicolas s'amuse
    • vol. 7 : Le Petit Nicolas, c'est Noël!
    • vol. 8 : Les Bagarres du Petit Nicolas
  • Le Ballon et Autres Histoires inédites (2009). La dek lastaj historioj ne antaŭe publikigitaj en libro de Nicolas, ilustritaj per 70 akvareloj faritaj en 2008 de Sempé.
    • vol. 9 : Le Ballon et autres histoires inédites (Folio junior)

Adaptoj[redakti | redakti fonton]

En Oktobro 2009 premieris en Francio la unua kinadaptaĵo de la verko, kun la samnoma titolo Le petit Nicolas. La scenaro estis de Alain Chabat, reĝisorado de Laurent Tirard kaj aktorado de Maxime Godart (Nicolas), Valérie Lemercier (la patrino), Kad Merad (la patro), Sandrine Kiberlain (la instruistino), François-Xavier Demaison (la pedelo) kaj Daniel Prévost (la ĉefo de la patro de Nicolas) en la ĉefaj roloj. La reĝisoro kaj plej parto de la plenkreskaj aktoroj ripetis por la sekvaĵo, premierita en 2014 kun la titolo Les vacances du petit Nicolas. Mathéo Boisselier ludis la rolon de la eta Nicolas.

En 2021, Le petit Nicolas iĝis Le Trésor du Petit Nicolas de Julien Rappeneau kun ĉefaktoro Ilan Debrabant.

Ekzistas ankaŭ serio de animacia televido en 3D, kiu premieris en Francio en 2009.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La eldonejo IMAV tradukis le Petit Nicolas en la 75 lingvoj de Francio oficiale referencataj. Inter tiuj menciindas tiuj al korsika, bretona, pikarda, kreolaj de Reunio, de Martiniko, de Guadeloupe, de Gujano, en jida, en magreba araba, en okcidenta armena, en vosga-lorena, en provenca, en gaskona, en nica, en vivar-alpa, en aŭvernja, en langvedoka, en limoĝa, kaj en normanda, kelkaj el kiuj estas dulingvaj eldonoj.

Krome estas ankaŭ tradukoj al la albana, germana, angla, bulgara, simpligita ĉina, tradicia ĉina, korea, kroata, dana, hispana, kataluna, eŭska, estona, finna, gaŭla, greka, hungara, hebrea, itala, japana, Latino, nederlanda, norvega, pola, portugala, brazila portugala, ĉeĥa, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, taja, turka, ukraina, kaj vjetnama.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]