Lek (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lek
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Lek estas rivero en okcidenta Nederlando ĉirkaŭ 60 km longa.[1] Ĝi estas pluigo de Nederrijn post Kromme Rijn forbranĉiĝas ĉe la urbo Wijk bij Duurstede. La ĉefa okcidenta akvovojo estas el tie nomita Lek. Nederrijn estas mem distribua branĉo de Rejno.

Partoj de la rivero formas la limon inter la provincoj Utreĥto kaj Gelderlando, kaj inter Utreĥto kaj Suda Holando.

En romiaj tempoj, Nederrijn fluis en Kromme Rijn kaj tiuj akvovojoj estis la ĉefa akvofluo de la rivero Rejno. Kiam Kromme Rijn eksedimentiĝis en la Mezepoko, Lek iĝis la ĉefa branĉo. Tuj post Wijk bij Duurstede, la rivero interagadas kun la Kanalo Amsterdamo–Rejno, kiu pluas suden al Waal. Branĉo de tiu kanalo, nome Lekkanaal (Lek Kanalo) estas konektita al la rivero ĉe la urbo Nieuwegein.

Aliaj gravaj urboj sur ĝiaj bordoj estas Culemborg, Vianen, Schoonhoven, Nieuw-Lekkerland, Lekkerkerk kaj Krimpen aan de Lek. La fluejo de la rivero kuŝas iom pli alta ol la ĉirkaŭaj teroj kaj tiukadre kampoj kaj digoj estas esencaj por reteni Lek. Ĉe la vilaĝo Kinderdijk Lek renkontiĝas kun la rivero Noord kaj la kombinita akvejo estas konata kiel Nieuwe Maas (Nova Mozo) dum ĝi fluas al la Norda Maro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lek (river) en la angla Vikipedio.