Nederrijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederrijn
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Nederrijn (nederlanda prononco: [ˈneːdəˌrɛin]; "Malsupra Rejno"; nekonfuzenda el Malsupra Rejno aŭ Niederrhein pli malsupren ĝis Bonn en Germanio) estas la nederlanda parto de Rejno el la kunfluejo ĉe Angeren de la branĉo de Rejno nome Oude Rijn (Gelderland) kaj la Kanalo Pannerdens (kiu estis elfosita por formi la novan konekton inter la branĉoj Waal kaj Nederrijn). La urbo Arnhem kuŝas sur la dekstra (norda) bordo de Nederrijn, ĝuste pasinte la punkton kie disiĝas la branĉo IJssel (foto de la tabelo). Nederrijn fluas al la urbo Wijk bij Duurstede, el kiu ĝi pluas kiel Lek. La iam grava sed nun malgranda branĉo Kromme Rijn (en romia epoko parto de la Limes Germanicus kiel landlima rivero de la Romia Imperio) portas la nomon "Rejno" al la urbo Utreĥto.

El la urbo Utreĥto Kromme Rijn forkiĝas en Vecht norde, kaj Oude Rijn (Utreĥto kaj Suda Holando) okcidente. La unua parto estas kanaligita kaj konata kiel Leidse Rijn (Leiden Rejno), post la fervoja ponto ĉe Harmelen (municipo Woerden) ĝi estas konata kiel Oude Rijn, fluanta okcidenten al la Norda Maro.

Por reguligi la distribuadon de la drenado inter la diversaj branĉoj de Rejno, oni konstruis kelkajn akvobaraĵojn. Se la akvobaraĵoj estas fermitaj, estas malmulta fluado en Nederrijn kaj plej granda parto de akvo estas drenata de IJssel. Ĉe la Malnova Rejno, proksime al la Norda Maro pumpilo malhelpas ke martajdoj kaj sedimentoj venu al la rivero.

Pontoj super Nederrijn estas en Arnhem (fervoja kaj triŝoseaj pontoj), en Heteren (A50) kaj Rhenen. Estas pramoj ĉe Doorwerth, Wageningen, Opheusden, Elst kaj Amerongen.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nederrijn en la angla Vikipedio.