Leo Ieiri
Leo Ieiri | |
---|---|
Naskiĝo | 13-an de decembro 1994 (29-jaraĝa) en Kurume |
Deveno | Kurume, Gubernio Fukuoka, Japanio |
Ĝenroj | japana popmuziko (J-pop), rok-muziko |
Profesio | kantverkisto |
Instrumentoj | voĉo, gitaro |
Aktivaj jaroj | 2012 - nun |
Eldoninto | Victor Entertainment, Inc. |
Retejo | http://www.jvcmusic.co.jp/leo-ieiri/ |
Leo Ieiri (japane 家入レオ, hepburne Ieiri Leo, naskiĝis la 13-an de decembro 1994 en Kurume) estas japana kantistino.
Pro la cirkonstancoj de la familio en la momento kiam ŝi estis infano, ŝi translokiĝis de la gepatroj al aliaj parencoj. [1][2] Aŭskultante la kanton "nokto de 15" de Yutaka Ozaki, ŝi volis esti kantisto en la aĝo de 13 jaroj kaj venis por studi en muziklernejo kie produktis Yui. [3] Ŝi forlasis la familion kaj iris al Tokio sola, por efektivigi produktadajn agadojn kaj por viziti mezlernejon tie.[4][5]
La 15-an de februaro 2012, ŝi debutis kiel kantistino de unua unuopaĵo, "Sabrina".[6]
La 30-an de decembro ŝi gajnis premion de la plej bona komencanto de la 54-a Japana Konkurso de Rekordoj per la dua unuopaĵo, "Shine".[7]
La 30-an de decembro 2013, ŝi gajnis premion de la plej bona verko de la 55-a Japana Konkurso de Rekordoj per la kvara unuopaĵo, "Taiyō no megami".[8]
Ŝi prezentiĝas per koncerto en la renoma kunvenejo Nippon Budokan.[9]
Diskaro
Albumoj
- 2012: Leo
- 2014: A Boy
Unuopaĵoj
- Sabrina
- Shine (Brilo)
- Bless You (Benu Vin)
- Massage (Masaĝo)
- Taiyō no megami (Diino de suno)
- Chocolate (ĉokolado)
- Junjō (Pura koro)
Referenco
Eksteraj ligiloj
- ↑ (9 2012) “家入レオ”, ARENA37℃ (2012年10月号), p. 66.
- ↑ (9 2012) “彼女の視線の先”, GiRLPOP 2012 AUTUMN, p. 74–77.
- ↑ 家入レオ、尾崎豊さん「15の夜」が転機. SANSPO.COM (2012-11-17). Alirita 2012-12-19.
- ↑ 大前多恵 (5 2012). “家入レオ”, CD&DLでーた (2012年5-6月号), p. 125.
- ↑ "PROFILE", Victor Entertainment, Inc.. Kontrolita 2013-08-10.
- ↑ "家入レオ、デビュー前に『トリコ』EDテーマに抜てき", oricon, 2011-12-12 14:18. Kontrolita 2011-12-22 00:29.
- ↑ "家入レオ新人賞、勘当状態の父から「がんばれ」", Sankei Shimbun Co, Ltd, 2012-12-30. Kontrolita 2012-12-31.
- ↑ "家入レオのニューシングル「太陽の女神」が、第55回日本レコード大賞優秀作品賞を受賞", OKmusic, 2013-11-22. Kontrolita 2013-12-31.
- ↑ "家入レオ、西宮で熱唱「夢は武道館」", Sankei Shimbun Co, Ltd, 2012-05-28. Kontrolita 2012-06-02.