Leo Lukas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Lukas
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1959 (1959-01-08) (65-jaraĝa)
en Köflach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leo LUKAS (naskiĝinta la 8-an de januaro 1959 en Köflach) estas aŭstra kabaredisto, eksa politikisto, reĝisoro kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la 1980-aj jaroj Lukas estis fondomembro kaj protagonisto de la stiria landa partio de La Verduloj – La Verda Alternativo. Li ekigis sian profesikarieron kiel ĵurnalisto ĉe Kleine Zeitung en Graz, kie li estis unue priregiona raportisto kaj poste laboranto ĉe la kultura sekcio. En 1984 li decidis deĵori ekskluzive por la kabareta arto. Tiuprofesio li jam havis spertojn ĉe studenta grupo en Graz kiu nomiĝis feinkunst cabaret WAWA. De tiam li surscenejigis multajn programojn kaj gajnis i.a. Salzburger Stier. Liaj programoj konsistas ĉefe el memverkistaj numeroj kiujn li akompanis mem gitare aŭ tirharmonike.

Paralele li verkistas (ankaŭ por surscenejaĵoj de aliaj artistoj) kaj ekde la fino de la 1980-aj jaroj li ankaŭ reĝisoras. Por amikaj kabaredistoj (ekz. Irene S., Wilfried, 4Xang) li ankaŭ verkas de tempo al tempo kaj kantojn kaj tekstojn. Ankaŭ la konata porjunulara eklezia kanto Es ist schön, solche Freunde zu haben estas de li.

Ekde 1996 Lukas skribas vojaĝ-komentojn kaj -raportojn por diversaj magazinoj. Ekde 2001 li apartenas al la kolektivo aŭtora de la Perry-Rhodan-serio: ĝis nun li verkis ne malpli ol 41 romanojn por la menciita serio.[1] En 2005 oni aljuĝis al li la kabaretartan Karl-premion.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • kabaredaĵoj:
    • sanfte panik (1983)
    • Der Lukas haut zurück (1986)
    • Der Idiotisch (1989)
    • Lauter Lügen (1990)
    • Über den Wechsel
    • Grober Unfug (1992)
    • Keine Ahnung (1993)
    • The Aboriginal Flyin Borsinis (1995)
    • Befurisfagis (1996)
    • Derfderdenndes (1998)
    • Spinatgnuabini (1998)
    • Ollaweu Ollasöön
    • Herzlichen Glückwunsch (1998)
    • Jörgi, der Drachentöter
    • Wie man Frauen glücklich macht (1999)
    • Was Männer wirklich brauchen
    • Wohin die kleinen Kinder kommen
    • Bei guter Führung lebenslänglich
    • Nackte Zahlen
    • Die kriminelle Energie, Leo Lukas & Simon Pichler (2012)
    • Schwarze Magie, Leo Lukas & Simon Pichler (2014)[2]
    • Fremde (teeren und) Federn, Leo Lukas & Simon Pichler (2017)
  • reĝisorado:
    • diversaj kabaredprogramoj
    • Spuuuk (muzikalo porinfana)
    • Schwejk (opereto, Graz, 1999)
    • Aladdin (muzikalo porinfana, "Theater mit Horizont", 2000)
  • verkistado:
    • Spuuuk
    • Der Bär ist looos (muzikalo porinfana)
    • Wiener Blei (romano, 1998)
    • Jörgi der Drachentöter (satiro pro la eŭropaj bojkotoj kontraŭ la aŭstria federacia registaro en 2000)
    • Schwejk (teksto je opereto, muziko de Jörg-Martin Willnauer, 1999)
    • Lara & Luki (muzikalo porinfana, 2000)
    • pli ol 40 Perry-Rhodan- respektive Atlan-romanoj ekde 2001
    • Das große Leo Lukas Lesebuch, antologio Ueberreuter-Verlag, Wien 2018, ISBN 978-3-8000-7713-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. perry-rhodan.net
  2. Listo de laboroj de Lukas el 2014. Arkivita el la originalo je 2015-11-24. Alirita 2019-01-13.