Leo von Klenze

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leo von Klenze (1784-1864), novklasika germana arkitekto, pentristo kaj verkisto.

Ruhmeshalle

Li elstaris kiel arkitekto de la bavara nobelaro sub la regado de Ludoviko la 1-a. Aŭtoro de la Gliptoteko de Muniko (1816 - 1834), por kiu li inspiriĝis en la verkado de Durand. Li ankaŭ dizajnis Ruhmeshalle en la Theresienwiese, kie elstariĝas la majesta statuo pri Bavario, la Reĝa Rezidejo, Königsplatz. Aliaj elstaraj verkaĵoj de tiu ĉi germano estis la kastelo de Wilhelmshöhe en Kassel, Valhalo (monumento) en Ratisbono, kaj Befreiungshalle en Kelheim.

La caro Nikolao la 1-a (Rusio) okaze de vizito al Bavario entuziasmiĝis pro sia verkaĵo kaj dungis lin por la konstruado de la Nova Ermitaĝo en Sankt-Peterburgo, kiu konkretiĝis inter 1839 kaj 1852.

Von Klenze estis elstara reprezentanto de la skolo kiu revivigis la grekan stilon en Eŭropo kaj oni eĉ dungis lin por la renovigado de Ateno mem, okaze de la alveno de la monarĥio de Otono la 1-a (Grekio).