Lev Rafailoviĉ Zinder
El Vikipedio
Lev Rafailoviĉ ZINDER (ruse Лев Рафаи́лович Зи́ндер) (naskiĝis la 26-an de decembro 1903 en Sankt-Peterburgo, mortis en 1995 en Sankt-Peterburgo) estis eminenta sovetia lingvisto.
Fininte Sankt-Peterburgan Ŝtatan Universitaton, Zinder la tutan vivon laboris tie (kun interrompo por la Granda Patria Milito (nomo de la Dua mondmilito en Rusio), interalie li estris la fonetikan laboratorion de la filologia fakultato. Dum longa tempo Zinder estis konservanto de tradicioj de la Leningrada fonologia skolo. Li faris multajn esplorojn en la kampoj de fonetiko, fonologio, germana lingvo, aplikata lingvistiko ka.
