Levantena kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levantenaj mezeoj en Jordanio.

Levantena kuirarto estas la tradicia kuirarto de Mediteranea Oriento, nome Levantenio, konata en la araba kiel la Bilad al-Sham kaj Maŝreko, kiu kovras grandan areon de la orienta Mediteraneo. Ĝi plu havas influan ĉeftendencan karakteron en plej multaj pladoj hodiaŭaj. Ĝi troviĝas en la modernaj ŝtatoj Jordanio, Libano, Israelo, Palestino, Sirio kaj partoj de suda Turkio ĉe Adana, Gaziantep kaj Antakya. En la plej ampleksa familio de mediteranea kuirarto, kipra kuirarto ankaŭ havas fortajn influojn de Levantenio. Male, iuj el la platoj plej tradiciaj kaj oftaj eble havas fruajn originojn en najbaraj regionoj, sed delonge fariĝis tradicioj en la Oriento.

Eble la plej karakteriza aspekto de la orienta kuirarto estas mezeoj: tabuleo, humuso kaj babaganuŝo.