Levente Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levente Varga
Levente Varga en 2006
Levente Varga en 2006
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1939 (1939-04-30)
en Debrecen
Morto 12-an de marto 2019 (2019-03-12) (79-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Levente Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Levente estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto.

Levente Varga[1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1939 en Debrecen, li mortis la 12-an de marto 2019 eble en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Levente Varga maturiĝis en konstruteknika mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Trafika kaj Konstrua Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1963. Lia plej grava instruisto estis Károly Weichinger. Post siaj studoj li faris la necesan praktikadon por 2 jaroj en ŝtata entrepreno, dum li estis ankaŭ asistanto en la universitato. Inter 1966 kaj 1980 li laboris en ŝtata firmao apud Károly Jurcsik. En la sekvanta jardeko li estis atelierestro en alia simila laborejo. Depost la socialismo en 1990 li partoprenis en fondo de privata firmao. Li daŭre instruis en la universitato depost la diplomo. Li ricevis premiojn inter 1984-2010, el kio elstaras premio Kossuth en 2008.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kulturdomo de Orgovány (1969)
  • lernejo en Budapeŝto (1977)
  • hospitalo en Budapeŝto (1984, kunarkitekto)
  • hospitalo en Debrecen (1993, kunarkitekto)
  • hospitalo en Nyíregyháza (1995, kunarkitekto)
  • hospitalo en Pécs (1999, kunarkitekto)
  • medicina instituto (2003, kunarkitekto)
  • sportmedicina instituto (2005, kunarkitekto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-23. Alirita 2020-05-17.