Liard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liard
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

La rivero Liard de nordamerika boreala arbaro fluas tra Jukonio, Brita Kolumbio kaj Nordokcidentaj Teritorioj, Kanado. Ĝi ekfluas ene de la montoj Saint Cyr kaj de la montaro Pelly en sudorienta Jukonio, ĝi fluas 1 115 km sudorienten tra Brita Kolumbio, markante la nordan randon de la Roka Montaro kaj poste turnas nordorienten reen en Jukonion kaj en la Nordokcidentajn Teritoriojn, kaj ekfluas en la riveron Makenzio ĉe Fort Simpson, Nordokcidentaj Teritorioj. La rivero drenas proksimume 277 100 km² de boreala arbaro kaj de marĉo "muskeg".[1]

La valo de la rivero Liard estas traira areo de la bizonoj de la Nacia Park-Rezervejo Nahanni.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Liard River". Encyclopedia Britannica rete. Alirita en 2008-01-24.
  2. N.C. Larter; J.S. Nishi; T. Ellsworth; D. Johnson; G. More; D.G. Allaire (Decembro 2003). "Observations of Wood Bison Swimming across the Liard River, Northwest Territories, Canada" (PDF). Arctic, VOL 56, NO. 4, P. 408-412. Alirita en 2008-01-24.