Liberŝtato
Freistaat (= Liberŝtato; angle: free-state, ĉeĥe: svobodný stát, france: état libre, hispane: estado libre, svede: fristaten) estas la en la 19-a jarcento kreita germana nomo por ŝtato kiun ne regas monarĥo, do fakte sinonimo por respubliko.
Uzo en Germanujo
Dum la Vajmara Respubliko ĝi estis la oficiala kromnomo (alternative al ĝi: Volksstaat, laŭvorte: popolŝtato) de la plejmulto de la landoj, kiel:
- Anhalt (1918–1946)
- Baden (1945–1952)
- Braunschweig (1918–1946)
- Coburg (1918–1920)
- Lippe (1918–1945)
- Mecklenburg-Schwerin (1918–1934)
- Mecklenburg-Strelitz (1918–1934)
- Oldenburg (1918–1946)
- Preußen (1918–1947)
- Reuß älterer Linie (1918–1919)
- Reuß jüngerer Linie (1918–1919)
- Sachsen-Altenburg (1918–1920)
- Sachsen-Gotha (1918–1920)
- Sachsen-Meiningen (1918–1920)
- Sachsen-Weimar-Eisenach (1918–1920)
- Schaumburg-Lippe (1918–1946)
- Schwarzburg-Rudolstadt (1918–1920)
- Schwarzburg-Sondershausen (1918–1920)
- Waldeck (1918–1929)
- Flaschenhals, ĉe la meza Rejno
- Schwenten, en la provinco Posen
Post la Dua Mondmilito la sekvontaj federaciaj landoj portas tiun titolon:
Uzo aliloke
La termino ankaŭ en aliaj landoj kaj dum aliaj historiaj epokoj plurfoje estis uzita, ekzemple:
- Provinco Liberŝtato en Suda Afriko
- Drei Bünde, iama ŝtato en la Kantono Grizono
- Liberŝtato Fiume, iama ŝtato en hodiaŭa Kroatio
- Irlanda Libera Ŝtato
- Kongo-Liberŝtato