Liber Gomorrhianus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liber Gomorrhianus (Libro pri Gomoro, aŭ Libro de Gomoro) estas verko de sankta Pier Damiani, publikigita en 1051 ĉirkaŭ. Temas pri traktato skrapvunda kontraŭ la malvirtoj precipe de la klerikaro, kaj estas dediĉita al la tiutempa papo.

Atako kontraŭ diversaj seksaj pratikadoj[redakti | redakti fonton]

En la Liber Gomorrhianus Pier Damiani rimarkigegas la malhomoron de la samseksemaj praktikoj, reciproka masturbado, interfemura sekskunigo, Anusa seksumado kaj solitara malvirto [1], kiel renversaj atakoj kontraŭ la moralo kaj malordo kaŭzita de kontraŭsocia senbrida konduto. Li aparte indigniĝas pro sacerdotoj kiuj praktikas efebofilismajn seksrilatojn. Li akuzas la superularon kiel kaŭzo de tiu kontraŭmorala vivokonduto, ĉar ili, pro ekĉeso de kompato kontraŭdira, estis neglektintaj defendi la disciplinon de la Eklezio. Li oponas al la ordinigo de tiuj kiuj sin makulis pri samseksemo kaj seksa perforto kontraŭ infanoj kaj senhezita proponas ke la jam ordinitoj estus forigitaj el la sankta sakramenta administrado; kondamnas la seksrilatoj de pastro kun prostituitinoj, kun monaĥinoj kaj kun bestoj, aparte vortatakas sacerdotojn sekse profitantajn sur infanoj, pri kies psikaj kaj moralaj vundoj longe alarmas. Kaj, plue, li montras tutan sian indignon kontraŭ sodomiantaj sacerdotoj kiuj reciproke sakramente absolvas unu la alian de tiuj pekoj.

Polemiko kaj klarigo[redakti | redakti fonton]

La verista kaj forpuŝa priskribo de la situacio (kelkeloke li malŝatas per ofendaj vortoj la virinojn pretajn konkubce vivi kun pastroj) kaj la ĝustigaj sugestoj de la Liber Gomorrhianus, kiu dekomence estis laŭdata de la papo mem (Leono la 9-a), ĝuste tiu ĉi poste ĝin taksis ekĉesa kaj, rilate la forigon el la klerikaj rotoj de la kulpuloj pri seksaj pekoj kaj, eventuale, krimoj, estis dekretite ke nur kiuj re kaj refoje kaj de longa tempo ofendis la kristanan priseksan moralon estu forigitaj. [2] Pier Damiani reagis per forte protesta letero.

Rimarkoj pri la Liber Gomorrhianus[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ se la diversaj formoj de la seksaj kondutoj estis jam pridiskutitaj en primoralaj samtempaj manlibroj, kiel en tiuj de Burkardo el Worms kaj Regino di Prüm, tiu de Pier Damiani estas la unua traktato kiu vaste kaj sisteme alfrontas tiun temon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Halsall Paul Halsall, Pier Damiani: Liber Gomorrhianus Arkivigite je 2009-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Sourcebook medioevale, 2006.
  2. Thomas P. Doyle: "cattolica romana clericalismo, coercizione religiosa. Clero e abuso sessuale ", en Psicologia Pastorale, Vol. 51, No. 3, 2003

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pierre J. Payer (ed.): Book of Gomorrah: An eleventh century treatise against clerical homosexual practise, Waterloo, Ont., 1982. Wilfrid Laurier University Press. (Includes the response of the Pope.)
  • Owen J. Blum, O.F.M.: Peter Damian, Letters 31-60, part of the Fathers of the Church - Medieval Continuation series issued by the Catholic University of America Press, Washington, D.C., 1990.
  • Verkoj de Pier Daminai en voluno 144 de la Patrologia Latina de Migne