Limoĝo
Limoĝo | ||
komunumo | ||
Placo de La Motte
| ||
|
||
Oficiala nomo: Limoges | ||
Lando | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Limoĝio | |
Departemento | Haute-Vienne | |
Arondismento | Limoĝo (ĉefurbo) | |
Kantono | Ĉefurbo de 16 kantonoj | |
Koordinatoj | 45° 51′ 00″ N 1° 15′ 00″ O / 45.85000 °N, 1.25000 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 431 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 209 m s. m. | |
Areo | 77,45 km² (7 745 ha) | |
Loĝantaro | 140 138 (2008) | |
Denseco | 1 809 loĝ./km² | |
Urbestro | Alain Rodet | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 87000, 87100, 87280 | |
INSEE | 87085 | |
Situo de Limogo en Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Limoges | ||
Retpaĝo: www | ||
Limoĝo (franclingve Limoges, okcitane Lemòtges [lemoĉes]) estas franca komunumo kaj ĉefurbo de la departemento Haute-Vienne kaj de la regiono Limoĝio. Ĝi havis 140138 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2008. Ĝi havas belan katedralon el la 13a kaj 15a jarcentoj, plurajn muzeojn, sed estas aparte fama pro sia tradicia industrio: la fabrikado de porcelanaĵoj.
Geografio
Limoĝo etendiĝas sur 77.45 km², kaj havis 140138 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas po 1809 homoj laŭ kvadrata kilometro. La komunumo situas en Haute-Vienne, en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
Historio
La departemento Haute-Vienne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio. Limoĝo antaŭe apartenis al la reĝa provinco Limoĝio.
La 12-an de novembro 994, okazis en Limoĝo grava pilgrimanto kontraŭ brulo de Sankta Antonio. En septembro de la jaro 1895 okazis en Limoĝo grava kongreso unuiganta la francan sindikatan movadon en CGT.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo Alain Rodet, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado
Limoĝo estas la ĉefurbo de 16 kantonoj kaj de la arondismento de Limoĝo, unu el la tri arondismentoj de la departemento Haute-Vienne.
Esperanto-movado en Limoĝo
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Vidu sub Babilemo sen limoj, bulteno por la regiono.
Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 49 voĉdonojn (0,13% de voĉoj) en 2004, kaj 73 voĉdonojn (0,22% de voĉoj) en 2009.