Linoleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Molen De Passiebloem lijnolie.jpg

Linoleo estas planta oleo, kiu produktiĝas el la semoj de lino (latine Linum usitatissimum).

Kuracilo[redakti | redakti fonton]

Linoleo dum pasintaj epokoj estis ŝatata kuracilo kontraŭ tusado, brulvundoj kaj stomakdoloro. Ke ĝi intertempe malmulte popularas, ŝuldiĝas al la fakto, ke la oleo tre rapide oksidiĝas kaj tiam ekhavas amaran guston, kvankam tutfreŝa linoleo ne havas malagrablan guston. Tial ĝi nepre konserviĝu laŭeble malvarme kaj en fermita ujo, por malpliigi la kontakton kun aero. Konservado en fridujo je temperaturo de proksimume 4° C tamen prokrastas la amariĝon nur je 4 ĝis 8 tagoj. Ĉar la oleo havas tre malaltan fandiĝotemperaturon, eblas konservi ĝin en frostujo je temperaturo inter -16 kaj -20° C, sen ke ĝi solidiĝas, kaj tiamaniere konservi la neŭtralan guston dum pluraj semajnoj.

Linoleo estas sana nutrilo kaj je pli ol 90 procentoj konsistas el nesaturitaj grasacidoj. Pro multe la triope nesaturika alfa-linolena acido la oleo povas pozitive influi kronikajn inflamojn (tial kiel kuracilo, linoleo estas konkurenca al araĥidona acido). Ankaŭ en la prevento kaj kuracado de kancero la oleo pro diversaj, specifaj enhavaĵoj estas valora aldona kuracilo.

Nutrilo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj regionoj de orienta Germanio kaj okcidenta Pollando - aparte en Luzacio kaj Silezio - linoleo estas tradicie ofte uzata por krei spicajn saŭcojn por kazeo kaj kuiritaj terpomoj.

Uzo en metioj[redakti | redakti fonton]

En pentrado kaj farbado, linoelo - kune kun la iom malpli multe uzataj papava oleo kaj juglanda oleo - estas la daŭre plej grava substanco por oleaj koloroj. Ne nur en arta pentrado, sed ankaŭ en metia farbado la linoleaj koloroj estas esenca laborilo.

Inter la mezo de la 19-a ĝis la mezo de la 20-a jarcentoj tre populariĝis la plankokovraĵo linoleumo, kiu je granda parto konsistas el linoleo.

Pro sia malalta fandiĝotemperaturo, rezulte de kio la oleo en temperaturo ĉirkaŭ 0° C facile fluas, la oleo ankaŭ taŭgas por movigi motorojn - teorie pli bone ol la tiuuze konkurenca rapsa oleo. Tamen pro sia rapida oksidiĝo la oleo emas rapide sekiĝi en kontakto kun aero (ĝuste tiu rapida sekiĝo apreziĝas en linoleaj koloroj), kio kreas problemojn dum uzo en motoro.