Lion Feuchtwanger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lion Feuchtwanger
Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1974, MiNr 1945.jpg
Persona informo
NomoLion Feuchtwanger
Dato de naskiĝo7-a de julio 1884
NaskiĝlokoMunich
Dato de morto21-a de decembro 1958
MortolokoPacific Palisades
Mortokialostomaka kancero [+]
Aĝo je morto74
Okupoj kaj profesioj
Okupojdramverkisto kaj romanverkisto
Geografio
Ŝtatogermana
Etnecojudoj [+]
Familio
Edz(in)oMarta Feuchtwanger [+]
FratoLudwig Feuchtwanger, Martin Feuchtwanger [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoNacia Premio de GDR, Literaturpreis der Stadt München [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Lion FEUCHTWANGER (7-a de julio 1884 en Munkeno - 21-a de decembro 1958 Pacific Palisades en Los Angeles) estis germana roman- kaj dramverkisto de juda deveno. Li estis filo de fabrikisto, studis filozofion en Munkeno kaj Berlino, multe vojaĝis kaj kontribuis al gazetaro per kritikoj. En 1923 li transloĝiĝis el Munkeno al Berlino kaj en 1933 elmigris al Francio (forkuris antaŭ faŝismo). En 1940 li foriris al Usono kaj loĝis en Pacific Palisades en Kalifornio.

Komence li verkis kritikojn kaj dramojn el la germana kaj juda historio (li uzadis pseŭdonomon J. L. Wetcheek), sed grandan mondan sukceson li akiris per siaj historiaj romanoj, kiujn li verkis ne por montri, kiel la homoj vivis en la pasinteco, sed por klarigi la nuntempajn problemojn per analogaj okazaĵoj en la historio. "Mi serĉas en la historio fajron, ne cindron," li karakterizis sian verkaron. Ekzemple la alianco de Usono kaj Sovetunio kontraŭ Hitlero en 1943 inspiris lin al romano Vulpoj en vinberejo pri kunlaboro de Francio kun usonaj ribeluloj kontraŭ la Anglio en la dua duono de la 18-a jarcento. Ankaŭ liaj romanoj pri kresko de faŝismo en Germanio, kiujn li persone spertis, estas verkitaj el historia perspektivo. La ĉefaj herooj de liaj romanoj estas kutime politikistoj.

Verkaro

Eksteraj ligiloj

greke http://www.usc.edu/isd/archives/arc/libraries/feuchtwanger/aboutfeuchtwanger.html greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/FeuchtwangerLion/index.html greke http://www.judentum-projekt.de/persoenlichkeiten/liter/lionfeuchtwanger greke http://www.br-online.de/bayern-heute/thema/juden-in-bayern/lebenslaeufe-feuchtwanger.xml