Lionel Elvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lionel Elvin
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1905 (1905-08-07)
Morto 14-an de junio 2005 (2005-06-14) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Southend High School for Boys • Halo Triunuo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Prof. Herbert Lionel ELVIN (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1905 - mortis la 14-an de junio 2005, malpli ol du monatojn antaŭ sia 100-jariĝo, en Kembriĝo (Britujo) estis honora patrono de UEA.

Li naskiĝis en la sama semajno, kiam en Bulonjo-ĉe-Maro estis kunvenanta la unua Universala Kongreso. Jam kiel junulo li lernis Esperanton. En 1924, kiam li estis 19-jarulo, aperis lia traduko El la Skizlibro de la usona verkisto Washington Irving.

Elvin faris imponan karieron kiel edukisto. De 1950 ĝis 1956 li estis direktoro de la Eduka Departemento de Unesko. Poste li estis profesoro pri edukado ĉe la Londona Universitato kaj de 1958 ĝis emeritiĝo en 1973 direktoro de ĝia Instituto pri Edukado.

Prof. Elvin estis dojeno de la Honora Patrona Komitato de UEA, al kiu li estis invitita jam en 1963. En la 56-a UK 1971 en Londono, li estis rektoro de la Internacia Somera Universitato.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]