Listo de Esperanto-renkontiĝoj de Sovetio kaj Rusio
El Vikipedio
Ĉi-tie estas kolektata listo de Esperanto-renkontiĝoj okazintaj en Sovetio.
Enhavo |
Ĝeneralaj titoloj [redakti]
- CRRER - Centro Rusia Regiona E-renkontiĝo
- REVU - Renkontiĝo Esperantista VOLGO-URALA
- MUER - Montar-Ulĵbinka Esperanto-renkontiĝo
- MUZO - Literatura konkursa renkontiĝo
- ORA FOLIO - Aŭtuna ĉebalta renkontiĝo
- NEĜFLOKETO - Vintra ĉebalta renkontiĝo
- BOATADO - Printempa ĉebalta renkontiĝo
- GIRULIAI - Somera ĉebalta renkontiĝo
1976 [redakti]
Rigardu Sepa tendaro ESPERANTO kaj NATURO. 1976
- Ora folio 1976, 6-8 novembro, Latvio, Kandava. Ĉeforganizanto Riga Junulara Esperanto klubo. En la programo okazis karnavalo, ekskurso, seminario, slajdkonkurso - "Nia Esperanto" kaj "Somero". [1]
- REVU-14, 6-8 novembro 1976, Rusio Sizranj (Kujbiŝeva provinco, kontakta organizanto Natali Dolganova[1]. La renkontiĝon partoprenis ĉirkaŭ 30 personoj el 12 urboj. En programo estis konferenco, ekskurso kaj bankedo[2].
- Zamenhof festo en Miass, 11-12 decembro 1976, Rusio Miass (Ĉeljabinska provinco, kontaktorganizanto Koptjagina Tatiana (Aleksandrovna). En programo estis prelego "Doktoro Zamenhof kaj lia tempo", poezia konkurso "Lira-76", festa vespero[2].
1977 [redakti]
- 2-a renkontiĝo de USEA (Ukrainia Societo de Esperanto-aktivuloj), 6-8 februaro de 1977, Zmiiv (Ukrainio). Unu el decidoj estis kreo de Ukrainia antalogio en Esperanto[1].
- Tradicia Novjarfesta renkontiĝo de Baltia regiono okazis en Tallinn. kunvenis pli ol 40 personoj el Odeso, Moskvo, Tallinn, Riga, Vilnius.[2]
- REVU-15 okazis 7-9 majo de 1977, Permo (Rusio Soveta Unio). Menciita ĉeforganizanto Ĉazova Ludmila Nikolajevna. [3].
- Neĝfloketo-77 okazis en turisma bazejo Karli (10 kilometroj de Cesis (Latvio Soveta Unio). Dum ĝi okazis seminarioj Pri E-informado, manieroj kaj eraroj, Kiel plivigligi kluban laboron kaj Kunlaboro de kluboj en regiona skalo.[4]. La renkontiĝon partoprenis 38 personoj el 9 urboj: Riga, Liepaja, Limbaĵi, Vilnius, Kaunas, Klajpeda, Moskvo, Leningrado, Sizranj.[5].
-
La numero de "Kurte" kun raporto pri Novjarfesta renkontiĝo en Tallinn
1986 [redakti]
- VolgEJT-1 Volgograda provinco
1987 [redakti]
1990 [redakti]
- STELO-10, Taganrog Rostova provinco
1991 [redakti]
- LETo-6 (Lernejana Esperanto-Tendaro) apud-Leningrado. Dum la tendaro estis lenĉita LEF. Laŭ LEGo n-ro 6 (1991)
1992 [redakti]
- Prima galanto Ĉeboksari renkontiĝo por komencantoj lernitaj esperanton dum vintra sezono 1991-1992. A la renkontiĝo venis esperantistoj el Niĵnij Novgorod kaj Dimitrovgrad. Ĉeforganizanto Aleksandr Blinov, kunorganizanto P.Fiŝo, ĉefgasto Aleksandr Ĥrustaljov.
2004 [redakti]
- NESTo-2004 — Naturista Esperantista Somera Tendaro — kiun de tempo al tempo oni deĉifras kiel “Niĵnij Novgorod Esperantista Somera Tendaro”, ĉar ĝin organizas junulara Esperanto-klubo Ĉapelo el Niĵnij Novgorod kun helpo de la Internacia Naturista Organizo de Esperantistoj — okazis de la 17a ĝis la 24a de julio sur bordo de la rivero Luĥ. Partoprenis 25 homoj el Niĵnij Novgorod, Moskvo, Ivanovo, Dimitrovgrad, Jelec kaj Krasnojarsk
2005 [redakti]
- VER-13: Volgia Esperanto-Renkontiĝo, Loko: Uljanovsk, Dato: 3-6 nov 2005, Temo: Aplikaj Roloj de Esperanto.
[1] paĝo de la renkontiĝo
Sen certa jaro [redakti]
- OSER-46 (Okcident-Seberia Esperanto-Renkontiĝo) tradicia esperanto renkontiĝo en Sovetio Novokuzneck Kemerova provinco.