Litér
Litér estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonalmádi.
Bazaj informoj
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 8196
- Telefonprefikso: 88
Geografio
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Veszprém-Balatonalmádi. Balatonfűzfő troviĝas 5, Veszprém (urbo) 9, Budapeŝto 102 km-oj.
Historio
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝadis tie. La unua mencio devenis el 1082. Pro la montetoj la vilaĝo ne estas unueca, krome dum la historio diversaj vilaĝpartoj formiĝis. En 2001 krom la hungaroj vivis tie 10 da germanoj kaj 2 da ciganoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo.
Vidindaĵoj
- nun kalvinana preĝejo el la 13-a jarcento
- kastelo, nun lernejo