Literoj de la Vivanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Literoj de la Vivanto (حروف الحي) estis titolo kreita de Báb por la unuaj dekok disĉiploj de la Baba Kredo. Báb ankaŭ konsideris sin kiel la unuan Literon.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Mistika signifo de "Literoj de la Vivanto"[redakti | redakti fonton]

Unu el la titoloj de Báb estis la "Primunua Punkto" (nuqṭiy-i-úlá). El tiu Punkto la Literoj manifestiĝis. Báb nomis la dekok unuajn babanojn Literoj de la Vivanto (Ḥurúfu'l-Ḥayy en la araba). En la abĝada numera sistemo, la literoj de la araba alfabeto havas numeralajn signifojn. La arabaj literoj ḥá' ح and yá' ي , kiujn enhavas la araba adjektivo "vivanta" en la frazo, kalkuliĝas al 18.

Báb ankaŭ nomas la 18 "Literojn de la Vivanto", kune kun Si Mem, kiel la unua Váḥid de la Baba Diepoko. La abĝada numerala signifo de la vorto Váḥid (واحد) estas 19. La vorto Váḥid signifas "Unu" kaj estas kelkfoje tradukita de Shoghi Effendi kiel "unu kaj la sama".

La Literoj[redakti | redakti fonton]

La Literoj ĉi-tie listataj estas en laŭ la listo donita de Nabíl-i-A'ẓam en sia kroniko titolita "Herooj de la Nova Tago".

Mullá Hụsayn[redakti | redakti fonton]

Vidu: Mullá Husayn

Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í[redakti | redakti fonton]

Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í estis la dua Litero de la Vivanto, kaj la frato de Mullá Ḥusayn. Li, kaj liaj filoj, Muḥammad-Báqir Bushrú'í, kaj Mullá Ḥusayn vojaĝis al Ŝirazo (Shíráz) serĉante la Qá'im; kie Báb rivelis Sian Mision.

Li estis mortigita dum la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.

Muḥammad-Báqir Bushrú'í[redakti | redakti fonton]

Muḥammad-Báqir Bushrú'í estis la tria Litero de la Vivanto, kaj la nevo de Mullá Ḥusayn. Li kaj sia patro Muḥammad-Ḥasan Bushrú'í vojaĝis kune kun sia onklo Mullá Ḥusayn al Ŝirazo, serĉante la Qá'im, kie Báb rivelis Sian Mision.

Li estis mortigita dum la batalo de la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideraj lin kiel martiro.

Mullá `Alí Basṭámí[redakti | redakti fonton]

Vidu tiun ĉi Arkivigite je 2007-07-09 per la retarkivo Wayback Machine biografion de Moojan Momen.

Mullá Khudá-Bakhshchání[redakti | redakti fonton]

Poste nomita Mullá `Alí

Mullá Ḥasan Bajistání[redakti | redakti fonton]

Mullá Ḥasan Bajistání estis la sesa Litero de la Vivanto. Li ne faris ion ajn signifoplenan kiel babano kaj verŝajne esprimis dubojn pri la mesaĝo de Báb dum renkontiĝo kun Bahá'u'lláh.

Siyyid Ḥusayn Yazdí[redakti | redakti fonton]

Siyyid Ḥusayn Yazdí estis la sepa Litero de la Vivanto. Li estis la sekretario de Báb en Máh-Kú kaj Chihríq. En la historio pri la martirigo de Báb, li estis la sekretario, al kiu Báb parolis antaŭ la martirigo.

Siyyid Ḥusayn Yazdí estis ekzekutita en Teherano (Ṭihrán) en 1852.

Mullá Muḥammad Rawḍih-Khán Yazdí[redakti | redakti fonton]

Sa`íd Hindí[redakti | redakti fonton]

Mullá Maḥmúd Khú'í[redakti | redakti fonton]

Li estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Mullá (`Abdu'l-)Jalíl Urúmí (Urdúbádí)[redakti | redakti fonton]

Li estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Mullá Aḥmad-i-Ibdál Marághi'í[redakti | redakti fonton]

Li estis mortigita dum la Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Mullá Báqir Tabrízí[redakti | redakti fonton]

Mullá Báqir Tabrízí estis la dektria Litero de la Vivanto. Li vivis preter la fino de la Baba Diepoko kaj fariĝis bahaano, la unua Litero kiu tion faris.

Li postvivis la aliajn Literojn kaj mortis en Konstantinoplo ĉirkaŭ 1881.

Mullá Yúsúf Ardibílí[redakti | redakti fonton]

Mullá Yúsuf Ardibílí estis la dekkvara Litero de la Vivanto.

Li mortis dum la Batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí. Babanoj konsideras lin kiel martiro.

Mullá Ḥádí Qazvíní[redakti | redakti fonton]

Qatíl anstataŭas lin per Mullá Muḥammad-i-Mayáma'í. Mullá Ḥádí Qazvíní fariĝis azalano (disĉiplo de Subh-i-Azal).

Mullá Muḥammad-`Alí Qazvíní[redakti | redakti fonton]

Bofrato de Ṭáhirih. Mortigita dum la Batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí.

Ṭáhirih[redakti | redakti fonton]

Vidu: Ṭáhirih

Quddús[redakti | redakti fonton]

Vidu: Quddús

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]