Lou Albert-Lasard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lou Albert-Lasard
Persona informo
Naskonomo Louise Lazard
Aliaj nomoj Lou
Naskiĝo 10-an de novembro 1885 (1885-11-10)
en Metz, tiutempe parto de la Germana Regno
Morto 21-an de julio 1969 (1969-07-21) (83-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Lou ALBERT-LASARD estis franca pentristino de la epoko ekspresionismo kun fortaj rilatoj al Germanlingvio. Ŝi naskiĝis la 10-an de novembro 1885 en Metz, tiutempe parto de la Germana Regno, kaj mortis la 21-an de julio 1969 (83-jara) en Parizo. Krom en tiuj du urboj, ŝi en sia vivo interalie vivis en Munkeno, Vieno kaj Berlino. Interalie ŝi plurfoje estis gasto en la Monte Verità, kunvenejo de la anoj de la vivreforma movado, parto de la urbo Askono, en la kantono Tiĉino de Svislando. En sia epoko ŝi distingiĝis per sia kondamno de la milito. Inter 1914 kaj 1916, ŝi estis en amrilato kun la aŭstra poeto Rainer Maria Rilke.