Luaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luaro
almara rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Luaro (france Loire [lŭar]) ankaŭ nomita Liĝero (el la latina) estas la plej longa rivero de Francio.

Ĝia fonto situas apud Monto Gerbier de Jonc en la Centra Montaro kaj ĝi finiĝas en la Atlantika oceano, nord-okcidente. La supra fluo de la rivero estas mallarĝa, dum ĝia fina parto havas larĝecon de ĝis unu kilometro.

Luaro estas nun la lasta ankoraŭ sovaĝa (ne kanalizita) rivero de Francio, eĉ sabloinsuloj kaj insuloj estas oftaj meze de ties fluejo, kelkaj estas nun aĉetitaj de LPO (ligo por la protekto de la birdoj) kaj restas sovaĝa natura medio.

Dum la renesanco estis konstruitaj multaj kasteloj apud Luaro, pro kiuj famigis la rivero: Kasteloj de la Luaro.

Vidu ankaŭ