Luc Montagnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luc Montagnier, 2008

Luc Montagnier (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1932 en Chabris) estas franca virusologiisto kaj Nobel-premiito.

Biografio

Montagnier studis en Poitiers kaj Parizo. Ekde 1955 li laboris en la universitato de Parizo, de 1965 ĝis 1971 ĉe Radium-instituto en Parizo. Ekde 1972 li estris la sekcion pri virusologio de Institut Pasteur en Parizo. 1985 Montagnier iĝis profesoro, depost 1990 estro de la sekcio pri aidoso kaj retroviruso en la sama instituto.

Li estis la ĉefo de la laborgrupo, kiu en 1983 unuafoje izolis la aidoso-viruson hodiaŭ konatan kiel HIV.[1]

La viruso komence estis nomita „limfadenotropa viruso“ aŭ „limfadenopati-asociita viruso"“ (LAV). Okazis longdaŭra jura kverelo kun la konkurenca esplorista grupo de Robert Gallo pro la patento pri la demando, kiu unue malkovris la aidoso-viruson kaj kiu unue proponis teston por pruvi HIV-infekton (aidoso-testo): Montagnier estis petinta la patenton duonan jaron antaŭ Gallo, sed Gallo ricevis la sian pli frue de la usona patent-oficejo. Fine eĉ la prezidentoj de Usono kaj Francio, Ronald Reagan kaj Jacques Chirac, enmiksiĝis kaj oficiale deklaris kvereloĉesan kompromison en 1987.[2] Jarojn poste Robert Gallo koncedis, ke Montagnier estis la unua, kiu malkovris la viruson.

Premioj kaj honorigoj

Fontoj

  1. F. Barre-Sinoussi, J.C. Chermann, F. Rey, M.T. Nugeyre, S. Chamaret, J. Gruest, C. Dauguet, C. Axler-Blin, F. Vezinet-Brun, C. Rouzioŭ, W. Rozenbaum, und L. Montagnier : Isolation of a T-lymphotropic retrovirus from a patient at risk for acquired immune deficiency syndrome (AIDS) . Science, Vol. 220, Nr. 4599, 20. Mai 1983, S. 868–871.
  2. Chicago Tribune: Tribune reported on controversy that surrounded HIV discovery de la 6-a de oktobro 2008.
  3. Gazetara komuniko de Fondaĵo Nobel (PDF) de la 6-a de oktobro 2008.

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Luc Montagnier en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)